Kastelo de Lublin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Lublin.

Kastelo de Lublin – reĝa kastelo en Lublin kun la Kastela Kapelo, unue konstruita en la 12-a jarcento.

En la 13-a jarcento oni alkonstruis romanikan loĝejturon, multfoje alikonstruatan. Dum la dua mondmilito estis ĉi tie malliberejo, kiun tuj post liberigo de la germana okupado adaptis ĝin NKVD. Duone de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento ekfunkciis muzeo.

La Kastela Kapelo je la nomo de la Sankta Triunuo konstruita kiel fondaĵo de la reĝo Kazimiro la 3-a la Granda estas unu el la plej valoraj antikvaĵoj en Pollando. Ene de ĝi troviĝas rusaj-bizancaj freskoj de 1418, pentritaj laŭ mendo de la reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo.

Eksteraj ligiloj