Kastelo de Manzanares el Real

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de Manzanares el Real
kastelo
burgomonumentomasonaĵo [+]

LandoHispanio
RegionoMadrida Regiono
SituoManzanares el Real
- koordinatoj40° 43′ 38″ N, 3° 51′ 44″ U (mapo)40.72722222-3.86222222Koordinatoj: 40° 43′ 38″ N, 3° 51′ 44″ U (mapo)

ArkitektoJuan Guas

Estiĝo1475

Kastelo de Manzanares el Real (Madrido)
Kastelo de Manzanares el Real (Madrido)
DEC
Lokigo de Madrido en Hispanio
Map
Kastelo de Manzanares el Real
Vikimedia Komunejo:  Castle of Manzanares el Real [+]
vdr
Ekstera vidaĵo de la Kastelo de manzanares el Real kaj fone La Pedriza.

La Kastelo de Manzanares el Real, ankaŭ konata hispane kiel Castillo de los Mendoza, estas palaco-fortikaĵo konstruita en la 15-a jarcento en la municipo Manzanares el Real (Madrida Regiono, Hispanio), apud la akvorezervujo Santillana kaj ĉe la piedoj de la Gvadarama Montaro.

La konstruado komenciĝis en 1475 sur romanika-mudeĥara ermitejo kaj hodiaŭ estas unu el la plej bone konservitaj kasteloj ne nur de la Madrida Regiono sed ankaŭ de Hispanio. Ĝi estis konstruita rande de la rivero Manzanaro, kiel rezidpalaco de la Nobeldomo Mendoza, proksime de malnova fortikaĵo forlasata post la konstruado de la nova kastelo.

La kastelo nuntempe gastigas muzeon pri la hispanaj kasteloj kaj ĝi ankaŭ estas la sidejo de tapiŝkolekto. En 1931 estis deklarata "Art-Historia Monumento". Ĝi apartenas al la Duklando de la Infantado, kvankam ĝia administrado kaj uzo korespondas al la Madrida Regiono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]