Kastelo de Sankta Anĝelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Fortikaĵo kaj la Ponto de Sankta Anĝelo
nokta foto de la ponto
Interna korto de la fortikaĵo

Kastelo de Sankta Anĝelo estas antikva konstruaĵo en Romo, originale estis maŭzoleo de romia imperiestro Hadrianus kaj entombigejo ĝis Caracalla. Ĝi etendiĝas sur dekstra parto de la rivero Tibero kaj gardas la antikvan ponton la Ponton de Sankta Angelo.

Ĝi estis konstruita inter 139–135 a.K. kaj estis trakonstruita al fortikaĵo en la 5-a jarcento. Ĝi havas la bazdesegnon de rondo en kvadrato. Ĉiun angulon de la fortikaĵo protektas barbakano (elstaraĵo), dum la meza rondo estas cilindroformo kun haloj, kapeloj, luksaj loĝejoj, korto, prizonĉeloj.

La nomo de la fortikaĵo venas de tio, ke la papo Granda Gregorio havis vizion en 1590 - dum li faris pardonan procesion por bridi la peston. Por li aperis la ĉefanĝelo Sankta Mikaelo, super la fortikaĵo kaj la anĝelo metis sian glavon en la ujon tiel signante, ke la epidemio finiĝis. De tie venas la nova nomo de la kontruaĵo kaj tiel ornamas ties supron marmora anĝela statuo.

Dum la mezepoko, la fortikaĵo servis por eskapejo por la papoj, kiuj fuĝis el la Vatikano tra la Passetto di Borgo.

En la prizonĉeloj pasigis la tempon multaj famaj personoj inter ili ekz. la artisto Benvenuto Cellini.