Kastelo de la Muela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Muela en Consuegra.

La kastelo Muela estas kastelo situanta en la municipo Consuegra (Provinco Toledo, Hispanio) kaj estas unu de la plejbone konservitaj de tuta Kastilio-Manĉo.

Situo

Ĝi estas tre proksima al la Ventomuelejoj de Consuegra, sur monteto (Cerro Calderico) kie ŝajne estis konstruaĵoj aŭ fortikaĵoj de romianoj kaj araboj, kun negrandaj ravinoj super la urbo Consuegra, de 10.497 loĝantoj (INE, 2005), je 64 km de la provinca ĉefurbo, Toledo, ekde kie oni povas atingi la lokon laŭ la Aŭtovojo de la Vitejoj.

Priskribo

Ĝi havas duoblan linion de muregoj, tri turojn, unu ĉefturon kaj eksteran rundvojon.

Historio

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, en 1809, la kastelo estis okupata de la francoj kiuj setligis tie soldataron, kiu daŭris ĝis la franca kapitulaco de la 22a de septembro de 1812 kiam estris la hispanajn trupojn la generalo Xavier Elío.

En 1962 la kastelo, kiu kiel parto de la desamortización de 1836 pasis al privata posedo, estis donata al la urbodomo. En 1985 komencis restaŭrado kaj kreado de Atelierlenejo, kies laboro ankoraŭ pluas.