Kastelo de la Senmakula Koncipiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo de la Senmakula Koncipiĝo

fortreso
Geografiaj informoj
Lando Nikaragvo Nikaragvo
Geografia situo 11° 1′ 9″ N, 84° 23′ 47″ U (mapo)11.0192-84.3964Koordinatoj: 11° 1′ 9″ N, 84° 23′ 47″ U (mapo)
Kastelo de la Senmakula Koncipiĝo (Nikaragvo)
Kastelo de la Senmakula Koncipiĝo (Nikaragvo)
DEC
Kastelo de la Senmakula Koncipiĝo
Kastelo de la Senmakula Koncipiĝo
Situo de Kastelo de la Senmakula Koncipiĝo
Map
Konstruita 1673-1675
vdr

La Kastelo de la Senmakula Koncipiĝo (Hispane: Castillo de la Inmaculada Concepción) estas fortikaĵo konstruita en la koloniisma epoko. Ĝi situas en la sudorienta parto de Nikaragvo, en la departemento Rivero San Juan, Nikaragvo.

La kastelo estis konstruita fine de la 17-a jarcento sur ruinoj de antikva fortikaĵo. La ĉefa celo de la konstruado estis haltigi la invadojn de piratoj kiuj vojaĝante tra la rivero prirabis la urbon "Granado" (Hispane: Granada).

Inter la 26-a de julio kaj la 3-a de aŭgusto 1762 okazis batalo kontraŭ la Angloj, tiam la Nikaragvanoj venkis danke al kuraĝo de 19-jara junulino Rafaela Herrera kiu mortigis per kanono la anglan kapitanon kaŭzante la forkuron de la batalantoj.

Nuntempe la Kastelo estas grava turisma loko, ĝi enhavas muzeon kiu estas malfermita al la publiko.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]