Kastelo
Noto: Tiu ĉi artikolo estas prilaborota, por eviti konfuzon kun "burgo".
Kastelo (el la latina lingvo castellum signifante "milita kampo") estas loĝejo kaj fortikaĵo ĉefe konstruita dum la mezepoko en Eŭropo kaj Azio. Kasteloj estis ofte konstruitaj por protekti la loĝantojn (ofte nobelon, kiel reĝo, grafo, duko, aŭ daimio) kaj permesi regnon al la ĉirkaŭaj landoj.
Kasteloj protektis la loĝantojn kun altaj muroj kaj turo, sed iuj pli kompleksaj strukturoj havis remparon, ĉirkaŭfosaĵon, barokradon, kaj aliajn defendilojn.
La vorto "kastelo" ankaŭ uzeblas por loĝejo de nobeloj, eĉ se ĝi ne estas fortikigita.
Historia helpscienco pri kasteloj nomiĝas kastelologio.
Enhavo |
Famaj kasteloj [redakti]
Ankaŭ jen listo de kasteloj.
- Moskva Kremlo (Rusio)
- Neuschwanstein (Germanio)
- Palaco de Versajlo (Francio)
- Kastelo de Fontainebleau (Francio)
- Kastelo Windsor (Anglio)
- Kastelo Lincoln (Anglio)
- Kastelo Tattershall (Anglio)
- Kastelo Bolingbroke (Anglio)
- Kastelo de Léhon (Bretonio)
- Kasteloj de la reĝa dinastio de Jugoslavio kaj Serbio
Vidu ankaŭ [redakti]
Proverbo [redakti]
Ekzistas pluraj proverboj pri kastelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
-

« De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo. » -

« Kastel' en aero - malsato sur tero. » -

« Konstrui kastelon sur glacio. »