Kastilio kaj Leono

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Comunidad de Castilla y León
Aŭtonoma Komunumo Kastilio kaj Leono

Flago de Kastilio kaj Leono

Blazono de Kastilio kaj Leono
(Detale) (Detale)
Situo

Situo de la Aŭtonoma Komunumo Kastilio kaj Leono

Statistikaj datumoj
Ĉefurbo Valadolido
Oficiala lingvo Hispana
Surfaco 94.223 km2
Loĝantaro (2006) 2.523.020 loĝ.
ISO 3166-2 CL
Politiko
Statuto de aŭtonomeco 2-a de marto 1983
Prezidento Juan Vicente Herrera Campo
Parlamenta reprezento
 - Kongreso
 - Senato
 
33 membroj
36 membroj
Registaro de Kastilio kaj Leono

La hispana aŭtonoma komunumo de Kastilio kaj Leono, (94.193 km2), havas proksimume 2.600.000 loĝantojn. Ĝi konsistas el la provincoj de Avilo (Ávila), Burgoso (Burgos), Leono, Palencio (Palencia), Salamanko (Salamanca), Segovio (Segovia), Sorio (Soria), Valadolido (Valladolid), kaj Zamoro (Zamora).

Ĝi estas la hispana aŭtonoma komunumo kun plej granda surfaco. Ĝi konsistas en tre granda ebenaĵo (la norda meseta), ĉirkaŭata de relative altaj montaroj krom en la limo kun Portugalio, kie la landlimon markas ĉefe riveroj.

La klimato estas ekstrema, kun someroj tre varmaj kaj sekaj, ĉefe en aŭgusto, dum la cetero de la jaro montras malvarmajn temperaturojn.

Dum multaj jaroj la ĉefa enspezo de la regiono estis la agrokulturo, ĉefe tritika, kaj la bestbredado. En la lastaj jaroj la regiono suferas fortan procezon de senpopoligo, kun migrado ĉefe al Madrido kaj aliaj industriaj urboj.

La nuna regiono estas administracia unuiĝo de la plejparto de la historia regiono de Malnov-Kastilio kaj la Reĝlando de Leono, post la nova organizado en Hispanio en 1983.

La kastilia lingvo (la hispana de Kastilio) evoluis ĉi tie en la Mezepoko, kaj malrapide disvastiĝis al la aliaj regionoj dum la t.n. rekonkero. Oni konsideras ĝin la plej pura formo de la hispana lingvo.

[redakti] Ekstera ligo

·  Aŭtonoma registaro de Kastilio kaj Leono
·  Turismo en Kastilio kaj Leono
·  Castellanoleoneses.tk - Portal de Katilio kaj Leono


 
Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio
Flago de Hispanio

Bandera de Andalucia.svg Andaluzio | Flag of Aragon.svg Aragono | Flag of Asturias.svg Asturio | Flag of the Balearic Islands.svg Balearoj | Banderaextremadura.png Ekstremaduro | Flago-de-Eŭskio.svg Eŭskio | Flag of Galicia.svg Galegio | Flag of the Canary Islands.svg Kanarioj | Flag of Cantabria.svg Kantabrio | Bandera de Castilla y León.svg Kastilio kaj Leono | Bandera usual de Castilla-La Mancha.svg Kastilio-Manĉo | Flago-de-Katalunio.svg Katalunio | Flag of the Community of Madrid.svg Madrido | Flag of the Region of Murcia.svg Murcio | Bandera de Navarra.svg Navaro | Bandera de La Rioja.svg Rioĥo | Bandera de la Comunidad Valenciana (2x3).svg Valencia Komunumo
Aŭtonomaj urboj: Flag Ceuta.svg Ceŭto | Flag Melilla.svg Melilo  Aliaj teritorioj: Chafarinas, Vélez de la Gomera, Alhucemas