Kastoro kaj Polukso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Statuo de la ĝemeloj Kastoro kaj Polukso

Laŭ la helena mitologio[1][2] Leda estis edzino de Tindaro, reĝo de Sparto. Zeŭso amis ŝin kaŝe. Kiam li volis viziti ŝin, li aliformiĝis al cigno. Leda ellasis du ovojn : el unu naskiĝis Polukso kaj Helena, kies patro estis Zeŭso. El la alia naskiĝis Kastoro kaj Klitemnestro, kies patro estis Tindaro. Konsekvence, la du unuaj infanoj estis do nemortaloj, la du aliaj, mortaloj.

Polukso kaj Kastoro estis edukitaj de Kirono, la centaŭro, same kiel Uliso, Cefeo kaj Heraklo. Kastoro fariĝis ĉarŝoforo kaj Polukso luktisto. Ili partoprenis la ekspedicion por trovi la oran ŝaffelon, kiel Argonaŭtoj kun la gvidanto Jazono. En Kolĉido, kie troviĝis tiu felo, ili konstruigis la urbon Dioskurias. Tiu nomo devenas de Dioskuroj, kio signifas filoj de Zeŭso. Dum la vojaĝado kun la Argonaŭtoj, okazis fulmotondro, kiu minacis la ŝipon kaj la maristaron. Tiam Orfeo faris voton al la dioj kaj tuj flamoj aperis sur la kapo de Kastoro kaj Polukso kaj la fulmotondro ĉesis. Ekde tiu tempo, Kastoro kaj Polukso fariĝis protektantoj de maristoj, ĉar oni diras ke ili aperas ĉe la pintoj de mastoj kiam fulmotondras. En la kristana tradicio, oni anstataŭigis ilin per Sankta Elmo.

Iun tagon, ili estis invititaj al la geedziĝfesto de siaj kuzinoj Febo kaj Telairo. Antaŭ la ceremonio, ili forrabis la kuzinojn. La fianĉoj Idas kaj Linkeo ekrajdis post ili. Fine Linkeo mortigis Kastoron. La problemo estis ke Kastoro kaj Polukso estu disigitaj. Ĉar Polukso, kiel mortalo, devis iri en inferon post sia morto. Polukso neniam irus kun li ĉar, kiel nemortalo, li irus en Olimpon, restadejo de la dioj. Polukso petis Zeŭson, ke lia frato ne iru en inferon. Zeŭso decidis ke ili loĝu en inferon dum ses monatoj kaj en Olimpo dum ses aliaj monatoj. Tiel ili por ĉiam vivu kune.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Les plus belles histoires de la mythologie" (la plej belaj rakontoj de la mitologio),eld. Fernand Nathan, 1978
  2. "Encyclopédie des symboles" (enciklopedio de simboloj), eld. France Loisirs, 1997