Kastrita kantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kastrita kantisto (itale eviratocastrato) estas vira kantisto, kastrita antaŭ la puberto kaj kiu tiel havas sopranan aŭ altan voĉon.

La uzo de la kastritaj kantistoj disvastiĝis en la 16-a jarcento, kiam oni forpelis la virinojn el la preĝejaj korusoj kaj de sur la scenejo. Ili ludis plej gravan rolon en la opero de la 17-18-a jc.. La kastrado estis kontraŭleĝa kaj malhumana agado. En Italio oni kastris en la 17-18-a jc. ĉ. 4000 knabojn (de malriĉuloj) pro ilia bela voĉo.

Ĉar la pulma volumeno de plenkreska viro estas pli granda ol tiu de virino, kaj la korpokonstruo estas pli forta, la voĉo de la kastritoj havis pli larĝan spektron kaj forton.

Ĉar ili havis specifan voĉon, la kastritaj kantistoj estis adorataj steluloj de la oper-vizitantoj. Ili helpis disvatiĝon, famiĝon de la itala opero. La plej fama kastrita kantisto estis Farinelli (Carlo Broschi) en la 18-a jc..

Kastritaj kantistoj kantis ĝis 1903 en la korusoj de Vatikano. La lasta kastrita kantisto estis Alessandro Moreschi; lian voĉon oni registris sur gramofonan diskon.