Attila Kaszás
Kaszás [kosaŝ] Attila, konsultanto, manaĝisto, lingvoinstruisto, esperantisto. Kaszás Attila naskiĝis la 17-an de marto 1968 en Budapeŝto. Liaj fakoj estis politika scienco, historio kaj Esperanto ĉe la universitato ELTE, kie li finstudis en 1991. En la Esperanto-movado li estis estrarano de HEJ kaj de TEJO, LKK-prezidanto de la 55a IJK en Veszprém (urbo), Hungario. Nuntempe li laboras en sia firmao Delfeno Konsultiĝo Klr, kiel manaĝisto kaj lingvoinstruisto. Antaŭe laboris ĉe registaraj instancoj, NRO-oj kaj komercaj entreprenoj en diversaj kampoj, kiel ekz. junularpolitiko, ekologia manaĝado, internaciaj rilatoj. Li doktoriĝas ĉe la Andrássy Germanlingva Universitato [1]. Li estas membro de la hungara UNICEF komisiono Li vivas en partnereco, havas filon Petar kaj loĝas en Budapeŝto.
