Katádfa
Katádfa estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Szigetvár.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 4 km²
- Loĝantaro: 170
- Poŝtkodo: 7914
- Telefonprefikso: 73
Situo[redakti | redakti fonton]
Katádfa situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Szigetvár troviĝas 10, Szentlőrinc 13, Sellye 17, Pécs 37 km-ojn. La plej proksima fervojo en Nagypeterd funkcias 6 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1364 laŭ tiama hungara ortografio "Kathatfalwa". Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, tamen ĝi ne senhomiĝis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 1952 kolĥozo pri Lajos Kossuth formiĝis. Kulturdomo ekde 1966 funkcias. En Katádfa migra poŝto servas.