Kató Hámán

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kató Hámán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hámán Kató, laŭ la edzinonomo Tóth Györgyné estis hungara komunisto, esperantisto.

Kató Hámán [1] naskiĝis la 2-an de decembro 1884 en Kompolt. Ŝi mortis la 31-an de aŭgusto 1936 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kató Hámán post lernado eklaboris kiel fervojista kasistino. Ŝi frue aliĝis al sindikato. Baldaŭe ŝi gvidis la kemian sindikaton. En 1919 ŝi esperantiĝis, baldaŭe ŝi gvidis lingvokursojn. Ŝi estis tre aktiva inter la komunistoj dum la Hungara Sovetrespubliko. En 1923 ŝi estis unu el la organizantoj de la subtera komunista movado. En 1925 kune kun Mátyás Rákosi ŝi estis akuzita, poste ofte ŝi estis en malliberejo.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Dum la socialismo stratoj kaj lernejoj portis ŝian nomon, sed ili parte estis alinomitaj post 1990. En 1960 la Poŝto de Hungario eldonis poŝtmarkon pri ŝi kaj alian — en 1984. En Budapeŝto estas memortabulo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]