Kató Lomb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

D-ro LOMB Kató (Pécs, 8-a de februaro 1909Budapeŝto, 9-a de junio 2003) hungara interpretistino, tradukistino, genio de lingvoj, unu el la unuaj samtempaj interpretistoj de la mondo.

Komence ŝi doktoriĝis pri fiziko kaj kemio, sed pro sia interesiĝo ŝi baldaŭ turnis sin al la lingvoj. Ŝi interpretis en naŭ aŭ dek lingvoj (en kvar eĉ sen preparado), kaj ŝi tradukis fakliteraturon kaj legis beletron en ses lingvoj. Ŝi povis kompreni ĵurnalismon en dek unu pluaj lingvoj. Kiel ŝi esprimis sin, ŝi perlaboris monon entute per dek ses lingvoj (anglan, bulgaran, ĉinan, danan, francan, germanan, hebrean, hispanan, italan, japanan, latinan, polan, rumanan, rusan, rutenan, slovakan, ne kalkulante ŝian denaskan hungaran). Ŝi lernis ĉi tiujn lingvojn plejparte el propra forto, kiel aŭtodidakto. Ŝi preferis nomi sin kiel "lingvisto" (kontraste al "lingvoscienculo"), aludante al tia homo, kiu por praktikaj celoj, por satigi sian interesiĝon alproprigas multajn lingvojn.

Laŭ sia propra raporto, ŝian longan vivon lumigis fakte ne la lingvokono, sed la lingvolernado. Ties ĝojon ŝi provis transdoni al pli novaj generacioj en siaj verkoj, eldonitaj kelkfoje, en (radioelsendaj kaj presitaj) intervjuoj kaj en interparoloj. Kiel interpretisto ŝi vizitis ĉiujn kvin kontinentojn, montris sin en kvardek landoj de la mondo, kaj raportis pri la travivaĵoj kaj aventuroj dum siaj vojaĝoj en aparta libro (Interpretisto ĉirkaŭ la mondo).

Ŝiaj metodoj kaj principoj pri lingvolernado[redakti | redakti fonton]

Ŝia ŝlosilvorto estis antaŭ ĉio la interesiĝo: ĝi povas signifi la materialan utilon aŭ la intelektan altiriĝon, komune: motivacion. Tio signifas, ke ni povas respondi la demandojn: "Kiom ĝi interesas min? Kion mi volas per ĝi? Kion ĝi signifas al mi? Al kio ĝi servas por mi?" Ŝi ne kredis je la tiel nomata lingvotalento. Ŝi ŝatis esprimi la lingvokapablon per la formo de frakcio, en kies numeratoro estas la motivacio (per kio oni povas trovi almenaŭ dek minutojn ĉiutage eĉ apud la plej streĉata laboro), kaj en ties denominatoro la inhibicio (la timo pri ekparolo, mallerteco aŭ prirido). Laŭ ŝia konvinko ju pli forta estas la motivacio en oni, kaj ju pli oni povas formeti la inhibicion, des pli baldaŭ oni povas alproprigi la lingvon.

Kiel ŝi esprimis sin, ŝi trafikis en la mondo de lingvoj per tri "aŭtoj", kies nomo estas aŭtoleksio, aŭtografio kaj aŭtologio. (El ĉi tiuj grek-originaj vortoj la aŭto- signifas mem, kaj la -leksio, -grafio kaj -logio signifas la legon, skribon kaj parolon.) La aŭtoleksio signifas la legon por mi mem: la libro, kiun mi malkovras sole, kiu prezentas novaĵon re- kaj refoje, kiun mi povas kunporti ien ajn, kiu ne tediĝas de la demandado. La aŭtografio signifas la skribon por mi mem, kiam mi provas skribi pri miaj pensoj, travivaĵoj ĝuste en la lingvo kion mi lernas; ne gravas se ĝi estas stultaĵo, ne gravas se estas malkorekta, ne gravas se ie-tie unu vorto mankas. La aŭtologio signifas la paroladon kun mi mem, kiam mi provas esprimi miajn pensojn, aŭ kion mi vidas sur la strato, en la lernata lingvo, mi babiladas kun mi mem.

Eĉ ŝi tediĝis de la artefabrikitaj dialogoj de lernolibroj, do ŝia plej ŝatata metodo estis, ke ŝi akiris originan romanon en iu lingvo komplete fremda por si, kies temo interesis ŝin (estu ĝi detektiva romano, amromano, aŭ eĉ teknika priskribo taŭgas), kaj el tiu ŝi divenis, deĉifris la bazojn de la lingvo: la esencon de la gramatiko kaj la plej gravajn vortojn. Ŝi ne lasis sin haltigi de la maloftaj, komplikaj esprimoj: ŝi transsaltis ilin, dirante: kio estas grava, tio montriĝos denove, se necesas, klarigos sin mem. ("Estas multe pli granda malbono, se la libro sengustiĝas en nia mano pro la multe da interrompoj, ol ne sciiĝi, ĉu la detektiv-inspektisto atentas la murdiston de malantaŭ prunel- aŭ kratag-arbusto.") Do oni ne vere bezonas eĉ vortaron: ĝi nur forprenas nian emon kaj ĝojon pri la lego kaj malkovro de la teksto. Kion ni mem malkovris, ni memoros tion multe pli. Por ĉi tiu celo ŝi ĉiam uzis propran libron, ĉar dum lego ŝi elskribis por si sur la marĝenon de la paĝo, kion ŝi komprenis per si mem el la teksto. Ĉimaniere oni ne povas eviti, ke pli-malpli frue oni eklernu ion el la lingvo – ĉar onin ne lasos kvieti, kiu estas la murdisto, aŭ ĉu la knabino diros jes. (Cetere, ĉi tiu metodo estis sukcese uzata ankaŭ far de KOSZTOLÁNYI Dezső, pli frue ol Lomb Kató: dum unu sia somerumo kvazaŭ precize same li lernis la portugalan, laŭ sia raporto.)

Alio el ŝiaj ŝlosilvortoj estis kunteksto (eĉ ŝi mem estis ŝerce nomata Kati Kunteksto): unuflanke, la kunteksto estas la determina dum la kompreno de la teksto (estu ĝi vidata aŭ aŭdata), multfoje tio helpas nin, se ni ne komprenas ion; aliflanke, ŝi neniam lernis la vortojn kiel apartajn, sed aŭ ili restis en ŝia kapo surbaze de la legita (kun)teksto (kio povas esti la kiel eble plej bona lernomaniero), aŭ ŝi memorigas ilin kiel inkluditajn en sintagmoj (ekz. "forta vento", "akra vento"): tiel, se oni forgesas unu, tiam la alia vorto ofte uzata kune kun ĝi "antaŭentiras" la alian (tion efikon oni nomas angle "trigger"). El la epitetaj esprimoj multfoje eĉ la genro de la substantivo povas resti en nia kapo.

Ŝi proponis la alproprigon de "ŝablonoj" ankaŭ aliajn fojojn: ili estas simplaj, nudigitaj ekzemplofrazoj por ia strukturo aŭ parolturno, elementoj inkludeblaj en la parolon kiel paneloj (kutime en la unua persono singularo), ekpreninte ilin oni povas konstrui eĉ relative kompleksajn esprimojn.

Ŝi ne lasis, ke la eraroj, fiaskoj aŭ la senĉesa pretendo por perfekteco deturnu ŝin de sia fiksita celo, sed ŝi ĉiam kroĉis sin al la ĝuplena, plezura parto de la lingvolernado – eble ŝia sukceso kaŝiĝis en tio –, ŝi sieĝis la kastelon de la lingvo en mil manieroj. Ŝia diraĵo povas esti utile por la malpli memfidaj: "Lingvo estas la sola afero, kio indas scii eĉ malbone!"

Ŝiaj verkoj[redakti | redakti fonton]

En la originala lingvo, la hungara[redakti | redakti fonton]

  • Így tanulok nyelveket (Egy tizenhat nyelvű tolmács feljegyzései) – "Jen kiel mi lernas lingvojn (Notoj de dek sep lingva interpretisto)", 1970, 1972, 1990, 1995
  • Egy tolmács a világ körül – "Interpretisto ĉirkaŭ la mondo", 1979
  • Nyelvekről jut eszembe... – "Lingvoj memorigas min...", 1983
  • Bábeli harmónia (Interjúk Európa híres soknyelvű embereivel) – "Babela harmonio (intervjuoj kun famaj multlingvaj homoj de Eŭropo)", 1988

Konataj tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Как я изучаю языки (Kak ja izuĉaju jaziki – rusa)
  • Watashi No Gaikokugo Gakushuu-hou (japana)
  • Par valodam man nak prata (latva)

(Tradukoj en aliaj lingvoj ankaŭ povas ekzisti)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]