Kata Dalström

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kata Dalström

Katarina "Kata" Dalström (n. 1858 - m. 1923), naskiĝinta kiel Anna Maria Katarina Carlberg en riĉa supramezklasa familio, fariĝis unu el la estraj socialistaj agitantoj kaj maldekstraj verkistoj siaepoke en Svedio. Ŝiaj libroj plejparte estis politikaj tekstoj, sed ankaŭ verkis ŝi librojn pri Nord-ĝermana mitologio kaj vikingaj legendoj.

Politike, Kata Dalström evoluis el liberalismo, kiu laŭ ŝia familio sufiĉe radikalis, al Marksismo kaj revolucia socialismo. En 1893 ŝi aniĝis en la Sveda socialdemokratia partio kaj fariĝis la unua virino elektita al la prezidenta komitato de la partio en 1900. Ŝi fortopiniis pri la rajto de norvega sendependeco de Svedio, kiu estis proklamita en 1905.

Dum la partia disiĝo de 1917, Dalström aniĝis al la maldekstra flanko, kies estro estis Zeth Höglund, kiu baldaŭ fariĝis la Komunista partio. Dalström subtenis la Bolŝevikojn kaj la Rusian Revolucion, kaj estis sveda delegito al la dua kominterna kongreso de 1920.

Unu el la polemikoj pro kiuj respondecis Dalström ene de la sveda komunista grupo estis ŝia opinio pri religio. Ŝi deziris vidi pli malfermitan aliĝon al Kristanismo, kiu laŭ ŝi tute kunfandebis kun socialismo. Tiun ĉi opinion kritikis oni, precipe de la fortopinia ateisto Ture Nerman. Je Nerman subtenis Grigorij Zinovjev, la estro de la 3-a Internacio, kiu, kvankam li estis subtenanto de religia libereco, deklaris ke komunista politikisto devis ateisti por kompreni Marksismon. Je la fino de sia vivo, Dalström fariĝis budhano. Fredrik Ström verkis la biografion de Dalström en 1930.