Katakombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Katakomboj)
En la katakombo de Papo Kaliksto la 1-a
Bildo de la Bona paŝtisto en la Katakombo de Sankta Priscila, malfrua 3-a jarcento a.K..
Katakombo en Parizo

Katakomboj estas subtera sistemo de koridoroj, keloj kaj aliaj spacoj troviĝantaj plejparte sub urbo. Ili estis pasintece uzataj kiel tombojostejoj. Ofte ili havas aspekton de labirinto.

La vorto katakombo devenas el la romia toponima nomo ad catacumbas (tofo-ŝtonejo) ĉe la antikva ŝoseo Via Appia. Ad catacumbas venas el la greka κατα κυμβας - kata kymbas = "en la kavaĵo, en niĉo". Laŭ Francisko Azorín Katakombo estas Subtera galerio uzita kiel tombarejo.[1] Li indikas etimologion el greka kata + kumbo (sub kavo) kaj de tie la latina catacumba.[2]

Kutime mortintoj ne estas rekte entombigitaj en katakomboj, sed nur la ostaro estis elterigita el tombejo kaj kondukita al la katakomboj.

En Romo[redakti | redakti fonton]

La plej konataj katakomboj estas la Katakomboj de Romo. Ekzistas pli ol 60, la plimulto situantaj ĉe Via Appia, kaj ili etendiĝas en vasta teritorio: jam nur la katakombo de Kaliksto (la 1-a) havas koridorojn de 20 kilometroj. Nur kelkaj publike viziteblas: San Callisto, San Sebastiano, S. Domitilla, S. Agnese, S. Priscilla.

Katakomboj ludas gravan rolon en la historio de kristanismo, ĉar tiuj subteraj tombejoj estis uzataj de la unuaj kristanoj por diservoj.[3]

En unu el la romaj katakomboj flanke de la ŝoseo Via Appia entombiĝis la kristana sanktulo Sebastiano, kaj tie dum la 4-a jarcento konstruiĝis la Baziliko Sankta Sebastiano ĉe la Katakomboj (latine Basilica Sancti Sebastiani ad Catacumbas, itale Basilica San Sebastiano alle Catacombe) foje ankaŭ nomata Sankta Sebastiano ekster la Muroj (latine Basilica Sancti Sebastiani extra muros, itale ''Basilica San Sebastiano fuori le mura).

Rekonstruo de katakombo troviĝas en Valkenburg aan de Geul, Nederlando.

Aliloke[redakti | redakti fonton]

Konataj katakomboj ankaŭ troviĝas en:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 108.
  2. Azorín, samloke.
  3. Iaj autoroj - vidu la paĝon en germana vikipedio - disputas la rolon de la katakomboj en la kristana historio. Ili argumentas, ke ne povis esti tomboj de kristanoj en la katakomboj, ĉar unuflanke la leĝaro de Romia Imperio malpermesis enterigon de kadavroj ene de urboj kaj aliflanke la tiatempaj kristanaj ritoj ne permesis kremacion de mortintoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]