Katakomboj en Český Brod

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katakomboj en Český Brod troviĝas sub placo de Ernesto el Pardubice kaj ili havas enirejon el eksa urbodomo. Hodiaŭ estas alirebligita koridoro kun longeco proksimume 150 m kun flankkoridoroj. Sub domoj estas pli grandaj spacoj, tio estas eksaj keloj de domoj borderantaj la placon kaj oni supozas, ke pluaj spacoj estos ankoraŭ malkovritaj. Sed neniaj dokumentoj pri la subterejo konserviĝis. Laŭ opinioj de historiistoj la subterejo estis konstruita verŝajne en la 15-a jarcento kiel konsisto de fortikaĵoj kaj ĝi estis kaŝonta sub la urbodomo, kiu estas menciata jam en la jaro 1402, la loĝantojn en la tempoj de endanĝerigo de la urbo. Sed sinsekve la spacoj komencis servi al ekonomiaj celoj kaj kun prospero de bierfarado kelkaj eĉ kiel deponejoj de konvenaj ingrediencoj kaj preta biero. Hodiaŭ ili estas uzataj al kulturagado, precipe al ekspozicioj aŭ al kameraj koncertoj. Kun ties trarigardo eblas viziti ankaŭ lokan historian karceron aŭ vidi ekspozicion de bildkartoj el urbo Český Brod el la jaroj 18901950.

Ni venos en la katakombojn el domo n-ro 1 en la placo de Ernesto el Pardubice en centro de urbo Český Brod.