Katalekta verso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katalekta verso en poetiko estas verso, kies lasta piedo estas nekompleta; ordinare mankas unu, escepte eĉ du silaboj. La mankaj silaboj ĉiam estas malpezaj.

La vorto deriviĝas de la helena κατάληξις (katálēksis).

Ekzemplon de katalekteco prezentas Zamenhof en sia poemo "Al la fratoj":

Forte ni staru,
Fratoj amataj,
Por nia sankta afero!

Al katalekteco kontrastas du fenomenoj, siaflanke bone distingendaj:

  • nekatalekta verso estas verso kun kompleta lasta piedo, aperanta en poemo, kies metriko normale postulus katalektan verson.
  • malkatalekta verso estas verso, en kiu al kompleta lasta piedo sekvas eĉ plia malpeza silabo.

La poetikoj de kelkaj lingvoj uzas la esprimon "katalekta" ankaŭ pri versoj, ĉe kies komenco mankas silabo. En Esperanto ordinare la komenco de verso difinas ties metrikon, do katalekteco de unuopa verso okazas nur ĉe ties fino. Nur en kompleta poemo verso povas havi komencan katalektecon, kompare al aliaj versoj.