Katalin Kováts
| Katalin Kováts | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||
| Dato de naskiĝo | 16-an de oktobro 1957 | |||||
| Nacieco | hungaro | |||||
|
Verkoj kaj aliaj
|
||||||
Katalin KOVÁTS (la 16-an de oktobro 1957) estas hungara matematikisto, lingvisto, metodologo kaj esperantisto, loĝanta en Nederlando.
Ŝi havis postenon en la hungara universitatranga katedro de aplikata lingvistiko, kie inter aliaj ankaŭ interlingvistiko estas la baza studobjekto por estontaj lingvistoj. En ŝia doktoriĝa disertacio ŝi analizis la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Krom doni teoriajn lekciojn, ŝi ankaŭ trejnis lingvoinstruistojn pri metodologio. Siajn spertojn ŝi aktive uzas en la plibonigo de la Esperanto-instruado.
Ŝi gvidis multajn Esperanto-kursojn kaj metodikajn seminariojn dise en la mondo (antaŭe kiel Katalin Smidéliusz), kaj nuntempe ŝi okupiĝas pri la redaktado de la porinstruista ttt-ejo Edukado.net. Ŝi estas kunlaboranto de la gazeto Monato ekde 1994 kaj estis vicredaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (IPR).
Katalin Kováts kun sia franca edzo Sylvain Lelarge havas kvarlingvan filon, Martin (10-jara en 2012). Ŝi estas ankaŭ patrino de Petra Smidéliusz, estraranino de TEJO.
En la jaro 2010 ŝi post enketo de La Ondo de Esperanto elektiĝis Esperantisto de la Jaro.
Verkoj [redakti]
| Trovu « Katalin Kováts » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- «Ĉu vi aŭdis, ke... ?»
- Omaĝlibro al Andreo Cseh
- kunaŭtorino kaj eldoninto de Poŝamiko
- Manlibro pri instruado de Esperanto, kolektiva verko, redaktis Katalin Kováts, Espero / ILEI - Partizánske / Hago, Junio 2009, ISBN 9788089 366057
- multaj artikoloj en IPR kaj revuo Esperanto
Eksteraj ligiloj [redakti]
Libroj de kaj pri Katalin Kováts en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
|
||||||||||||||


