Katalin Pataky
Katalin PATAKY [pataki] estis hungara pentristino. Ŝi naskiĝis en Alvinc la 13-an de septembro 1894 kaj mortis en Nizza en 1946. Ŝi estis la filino de pentristo László Pataky.
Kariero
Katalin Pataky studis en Ŝtata Virina Pentristlernejo de Budapeŝto inter 1916-18. Ŝi pentris precipe portretojn. De la mezo de la 1930-aj jaroj ŝi vivis eksterlande.
Ekspozicioj
- Nemzeti Szalon 1916, Műcsarnokban 1920, Győr kaj Trencsénteplic, Oradea 1925.