Katalogo de la Esperanto-Gazetaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katalogo de la Esperanto-Gazetaro estas historie grava bibliografio de planlingvaj periodaĵoj, publikigita en Jablonné n. Orl. (tiama Ĉeĥoslovakujo) ĉe la eldonejo Pražák en 1934, havanta 168 paĝojn en formato A6 (ĉ. 15x11 cm). Ĝin kompilis kaj komentariis József Takács, reviziis kaj kompletigis Paul Tarnow, helpis Ladislao Spierer.

Laŭ la antaŭparolo de Takács aldonoj estis planitaj. Kiam la baza verko aperis kun ioma malfruiĝo longe post manuskript-pretiĝo en 1934, la unua aldono kun 300 suplementaj titoloj jam estis prespreta, sed neniam publikigita. Ĉ. 1979 aperis pirata reeldono de la baza verko, probable en Hungarujo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭparolo kaj listo de mallongigoj la bibliografio konsistas el jenaj ĉapitroj:

I. Listo de la Esperanto-gazetoj
II. Aldona Listo de la gazetoj kun konstanta Esperanto-fako, rubriko, aldono, kurso aŭ resumo
III. Aldona listo de la gazetoj por aliaj mondlingvo-projektoj
IV. Alfabeta listo de la urboj, kie aperis Esperanto-gazetoj
V. Alfabeta registro de la landoj, kie aperis Esperanto-gazetoj
VI. Statistiko pri la Esperanto-gazetoj

La "Katalogo" celas suplementi la bibliografiajn indikojn pri la planlingvaj periodaĵoj troveblajn en la Bibliografio de Internacia Lingvo de Petro Stojan (1929).

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĝi estas ne nur utila, valora, necesa, dokumenta, sed ankaŭ interesa. Ni trovas la titolojn de la esperantistaj gazetoj kaj folietoj de gazetoj, kiuj enhavis esperantajn rubrikojn kaj de gazetoj de la diversaj mondlingvoj. Oni povas aparte trovi, en kiuj lokoj kaj landoj aperis la nomitaj, kaj statistikon pri 1276 gazetoj el 59 landoj kaj 459 lokoj. 
— 1934, Paul Bennemann, Lingvo Libro paĝo 58

Valoro en 2008[redakti | redakti fonton]

La aŭtoroj atingis sian celon kaj verkis la plej kompletan kaj fidelan inventaron de fruaj planlingvaj periodaĵoj, kiu daŭre restas baza referenc-verko. Moderna posteulo de la Katalogo estas: Rondo Takács. Inventaro de planlingvistikaj periodaĵoj. Sant Pau d'Ordal: Hispana Esperanto-Muzeo 1992, 123 p. (prov-eldono).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Detlev Blanke. Interlinguistik und Esperantologie: Wege zur Fachliteratur. Esperanto-Dokumente 7. Bamberg: Deutsches Esperanto-Institut, 2003, 58 p. (en la germana kaj ankaŭ rete konsultebla tie ĉi Arkivigite je 2009-08-26 per la retarkivo Wayback Machine.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]