Katalogo de la biblioteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalogo de la Biblioteko
Aŭtoro Georgo K. Davidov
Eldonjaro 1908
Urbo Berlino
Eldoninto Möller & Borel
Paĝoj III + 53
vdr

La Katalogo de la Biblioteko de Georg Davidov [1] (1888 - 1911) estas biblioteka katalogo kompilita fare de Georgo K. Davidov en Saratov. Ĝi eldoniĝis en 1908 ĉe Möller & Borel en Berlino. Dua 130-paĝa eldono aperis ĉe Heckners Verlag en Wolfenbüttel en la jaro 1911.

La biblioteko de Davidov estis la plej ampleksa kaj kompleta kolekto de fruaj Esperanto-publikigaĵoj. Ĝi perdiĝis, kaj restis nur la katalogo, kiu estas grava bibliografia helpilo por studoj pri la frua periodo de Esperanto. Ĝin poste superis la Bibliografio de Internacia Lingvo de Petro Stojan de 1929.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 En la daŭro de proksimume 25 jaroj s-ro Davidov, avarante nek monon, nek tempon, kolektadis Esperantajn librojn kaj nun la katalogo de lia libraro prezentas liston de 10.000 nomoj. Interalie la katalogo enhavas 66 librojn de originalaj verkoj kaj 201 muzikverkojn. 
— 1912, Boris Kotzin, Ondo de Esperanto, paĝoj 9-10

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 5403, paĝo 447

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]