Kataluna ŝafhundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kataluna ŝafhundo
Kataluna ŝafhundo
Kataluna ŝafhundo
FCI-norma n-ro 87
Deveno:

Hispanio

Aliaj nomoj:

Perro de pastor catalán

Postkola alto:

virhundo 47–55 cm
hundino 45–53 cm

Variaĵoj:
  • longhara
  • glathara
Listo de hundorasoj
vdr
Kataluna ŝafhundo

Kataluna ŝafhundo (katalune Gos d'atura català, hispane Perro de Pastor Catalán) estas raso de ŝafhundo (Canis lupus familiaris) devena el Pireneoj en Katalunio. La femaloj de ĉi tiu raso estas priskribitaj kiel havantaj unikan patrinan instinkton. Breditaj por esti paŝtistaj hundoj, ili estas komunaj en Eŭropo, aparte en Finnlando, Germanio kaj Svislando. Kun kvalitoj kiuj inkludas vigladon, kuraĝon kaj energion, ili estas ankoraŭ konsiderataj kiel bonaj gardhundoj, uzataj eĉ dum polica agado en sia hejmlando.[1]

Fizike ĝi estas granda besto, kiu povas pezi ĝis 20 kg. Ĝia hararo estas glata, longa kaj iomete ondeca ĉe la finoj, kiu povas prezenti kolorojn kiuj iras de griza al nigra kaj de nigra al bruna.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Cão pastor catalão. PetMag.Paĝo alirita je 7an de majo 2011.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]