Katalunaj Landoj

El Vikipedio

(Alidirektita el Kataluna Landaro)
Saltu al: navigado, serĉo
Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.  Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.

Katalunaj LandojKataluna Landaro (katalunlingve Països Catalans) estas fakvorto por nomi la teritoriojn kie oni parolas la katalunan lingvon. Oni uzas ĝin por identigi teritorie la ĉeeston de lingva komunumo dividita en malsamaj landoj aŭ regionoj. Ekzistas, krome, aliaj alternativaj nomoj kiel Katalunlingvaj Landoj aŭ simple Katalunlingvio.

La ensemblon de teritorioj de la katalunlingva komunumo formas:


Ne ĉiuj loĝantoj en la menciitaj teritorioj konsentas kun tiu nocio; precipe en Valencilando multaj homoj konsideras, ke la Kataluna Landaro estas parto de kataluna naciisma idearo. Tiuj homoj foje preferas la konsideron de la valencia kiel aparta lingvo. Tamen, defendantoj de la esprimo Katalunaj Landoj ofte argumentas, ke ilia ideo estas kultura kaj lingva, sed ne politika.

Teritoirioj kiuj kunformas la Kataluna Landaro
Ŝtato Regiono
Hispanio Katalunio
Valencilando
Balearaj Insuloj
Aragono (en la Aragona Strio)
Murcio (en El Carxe)
Francio Orientaj Pireneoj (en Rusiljono)
Italio Urbo L'Alguer
Andoro