Kataluna modernismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kataluna modernismo
arta movado • arkitektura stilo • literatura movado
Secesiomodernismo
Komenco 1888 vd
Fino 1911 vd
Lando(j) Hispanio vd
Situo Hispanio
vdr
Templo Sankta Familio en Barcelono.

La Kataluna modernismomodernisme en la kataluna origine estas stilo de arkitekturo disvolvigata en Katalunio kaj ĉefe en Barcelono, laŭlonge de ĉirkaŭ 50 jaroj, inter 1880 kaj 1930. Kvankam ĝi estas parto de ĝenerala tendenco de la tuta Eŭropo, en Katalunio ĝi akiras propran kaj diferencan karakteraron.

La modernismo malakceptas la allogan malmultan stilon de la industria arkitekturo de la unua duono de la 19a jarcento, kaj ĝi disvolvas novajn arkitekturajn konceptojn bazitajn sur la Naturo, kiu konsistas en la materialoj de konstruo kiun ili uzas, en la formoj de la konstruaĵoj kaj en la figuroj de ties fasadoj. La arkitektoj kaj ties skulptistoj metas sur la ekstero de la konstruaĵoj birdojn, papiliojn, foliojn kaj florojn kiel ornamaj elementoj, ĉu kiel figuroj ĉu kiel ornamo de la ŝtono aŭ ceramiko. Ili ankaŭ metas figurojn de plej grandeco, fabelaj bestoj aŭ personoj, kaj en la kornicoj elementojn de kolora ceramiko. La fenestroj kaj la balkonoj disponas de kradoj de fero forĝita, kiu estas prilaboritaj arte kaj ili enhavas motivojn inspiritajn en la Naturo.

Pli de 100 arkitektoj realigis konstruaĵojn de stilo kataluna modernisma. Ekstaras ĉefe tri: Antoni Gaudí, Lluís Domènech i Montaner kaj Josep Puig i Cadafalch.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Teraso de la Casa Milà.

Pentristoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]