Kataluna nacia teamo de futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kataluna nacia teamo de futbalo
asocio Federació Catalana de Futbol
Federacio Kataluna de Futbalo
unua matĉo Flago de Francio Francio 7 - 0
Katalunio
1912
plej granda gajno Katalunio 5 - 0
Flago de Litovio Litovio
2000

Katalunio 5 - 0
Flago de Niĝerio Niĝerio
1998

plej granda perdo Flago de Francio Francio 7 - 0
Katalunio
1912
Flago de Hispanio Hispanio 7 - 0
Katalunio
1924
Futbala Mondpokalo
aperoj vidu en la teksto
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj vidu en la teksto
vdr

La kataluna nacia teamo de futbalo - katalune Selecció Catalana de Futbol - naskiĝis en 1904, kaj havis sian unuan internacian matĉon en 1912 kontraŭ la franca nacia teamo de futbalo.

Kvankam la katalunoj estas nacio, la lando Katalunio ja ne estas suverena ŝtato, sed dividata inter la ŝtatoj Hispanio sude kaj Francio norde: Tial la internaciaj konfederacioj UEFA kaj FIFA ne agnoskas la Federacion Katalunan de Futbalo kiel membro kaj sekve la kataluna teamo ne rajtas partopreni en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado kaj la Futbala Mondpokalo. La katalunaj futbalistoj do vole-nevole devas integriĝi grandparte en la hispanan, malgrandparte en la francan naciajn teamojn, se ili volas partopreni tiujn turnirojn. Ili faras tion sukcese: Rimarkeblas ke signifa parto de la hispana nacia teamo de futbalo, sukcesa ekzemple en la Futbala Mondpokalo 2010, fakte estas katalunoj.

en matĉo kontraŭ la Eŭska nacia teamo de 2006