Kataraktopikisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kataraktopikado estis dum jarmiloj simpla kirurgia metodo por la kuracado de la katarakto, aplikita ekde la antiko ĝis en la frua moderna epoko.

Principo de la kataraktopikado[redakti | redakti fonton]

Je la kataraktopikado oni pikis per pinglo en la okulon kaj premis la kristalinon sur la fundon de la okulglobo. Per tio la lumo povis senbare trafi sur la retinon, la paciento denove povis vidi, kvankam pro la manka ĉefa fokusa distanco de la kristalino forta malmiopio (grado de la necesa korektado per okulvitroj proksimume +11 dioptriojn) estis la konsekvenco.

Realigo[redakti | redakti fonton]

Operaciisto kaj paciento sidas vidalvide. Helpanto starante malantaŭ la paciento kaptas ties kapon kaj premas ĝin firme kontraŭ sian bruston. La kataraktopikisto pikas lin per la pinglo flanke de la retino en la blankon de la okulglobo kaj ŝovas la pinglon antaŭen, ĝis kiam la pinglopinto estas videbla malantaŭ la pupilo. Nun li devas kapti la kristalinon supre per la pinglo kaj premi ĝin sur la fundon de la okulo. Por eviti releviĝon de la kristalino, la operaciisto fikstenas ĝin tie certatempe. Post la kirurgio li metas bandaĝon sur ambaŭ okulojn por trankviligi la okulon.

Kutime metiecaj kuracistoj pikis la katarakton. Ofte je ĉi tiuj okulistoj temis pri vojaĝantaj kuracmetiistoj, kiuj proponis siajn servojn je foiregoj kaj kermesoj. La vojaĝado ne nur pliampleksigis la aron de eblaj pacientoj, sed ankaŭ protektis la operaciiston kontraŭ la reago de pacientoj, je kiuj aperis komplikaĵoj oftaj je ĉi tiu operacimetodo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la antikvo okazis kataraktopikadoj: ili jam estas konataj el la babilonia epoko. Jam tiam oni puŝis pintan aferon en la vitreon. Oni donis tiel al blindiĝintoj novan vidpovon, kvankam sekve de oftaj infektadoj multaj homoj sekvatempe komplete blindiĝis aŭ eĉ mortis.

Indikoj pri ĉi tiu terapimetodo troviĝas ankaŭ en la kodekso de Hamurabi:

§ 215: Se kuracisto sanigis per bronza ilo viron de grava vundo aŭ malfermis la makuleton en la okulo de viro per la bronza ilo Wunde kaj sanigis la okulon de la viro, por tio estas pagendaj al li dek ŝeklojn da arĝento.

Kial ĉefe vojaĝantaj kuracistoj pikis la katarakton, klarigas lige kun la alta risko de blindiĝo, la post tio prezentita ordono:

§ 218: Se la kuracisto kuracas liberan viron per bronza ilo je grava vundo kaj mortigas lin, kaj se li malfermis la makuleton en la okulo de la viro per la instrumento el bronzo, sed detruis la okulon de la viro, oni dehakos liajn manojn.