Katarevuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingvistiko > Greka lingvo > Katarevuso > Grekio


Katarevuso
lingvo
moderna greka lingvo
Lingvaj kodoj
  Glottolog kath1248
Angla nomo Katharevousa
Franca nomo katharévousa
vdr
Atakta de Adamántios Koraïs, la unua moderna greklingva vortaro

Katarevuso estis la "pura" formo de la moderna greka lingvo, kiu estis la oficiala lingvo de Grekio dum 1830-1975 (plejparte). Ĝi estis la greka de politiko, klerigado, juro, religio, oficialaj dokumentoj kaj alta kulturo, sed ĝi ne estis la popola lingvo de la strato, la demotika. La demotika estas pli turka, pli simpla ol katarevuso, sed ankaŭ pli malsimila al la klasika greka.

Katarevuso estas iasence literatura lingvo kaj planlingvo kiu estis kompromiso inter la popola lingvo kaj la lingvo de Platono. Ĝi estis purisma, atikisma reformo de la demotika. Ĝi ankaŭ estis reakcio kontraŭ jarcentoj de turka rego super la grekoj.

La reĝoj, tiranoj kaj la eklezio favoris katarevuson, kaj la demokratoj favoris la demotikan, do la demando pri lingvo estis ankaŭ demando politika. En 1975 demokratio firme revenis al Grekio kaj la demotika fine venkis katarevuson, kiu fariĝis mortinta lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.