Katarismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cathars expelled.JPG

Katarismo estis mezepoka kristana kredo, kiu floris en suda Francio en la 12-a jarcento. Ĝia plej furora branĉo estis albigensismo.

La nomo[redakti | redakti fonton]

La adjektivo "katara" devenas el greka vorto, katharos, kiu signifas "pura". La Kataroj neniam uzis tiun nomon, sed tutsimple nomis sin mem la "bonaj homoj" aŭ "bonaj kristanoj" (okcitanlingve, bons òmesbons crestians, ĉar la plejparto el ili vivis en Langvedoko, kie oni parolis, kaj ankoraŭ parte parolas, tiun lingvon).

La kredoj[redakti | redakti fonton]

Ili kredis, ke Jesuo estas Filo sole de Dio. Ili havis geajn pastrojn. La virinoj estis konsiderataj egalaj al la viroj antaŭ Dio kaj povis esti pastrinoj, prediki, kaj pardoni pekojn de gekredantoj. La pastroj faris voton vivi laŭ la Vero, i.a. manĝi nek viandon, nek ovojn, nek lakton, vivi ĉaste, nenion individue posedi.

Ili rigardis la Roman eklezion nevera kristana eklezio. Inter alie ili ne akceptis la Papon, nek Virgulinon Maria kiel Dipatrinon. Ili kredis, ke Jesuo ne naskiĝis kiel homo, ke li estas nur spirito. Ili ne akceptis la ritojn de la Roma eklezio.

Ili estis pacamantoj kaj rifuzis perforton.

La Roma eklezio komencis brulmortigi ilin ekde la jaro 1022 kaj daŭrigis 300 jarojn brulmortigante milojn da Kataroj, ĉar ili ne akceptis alian ol sian kredon vera.

Sekvantoj[redakti | redakti fonton]

Multaj kataroj survivis al krucmilito, sed neniam plu reorganiziĝis kiel grupon. La ideoj de katarismo restis popularaj kaj reaperis en kelkaj herezoj aperitaj en nordo de Italio kaj sudo de Francio. Kelkaj el ili iĝis folkloraj kaj survivis en popola religia sento kaj nerekte influis, ekzemple Spiritismon.

Ellen G. White, komencantino de adventismo, rigardis katarojn kiel antaŭloj de protestantismo kaj, ne rekte, de adventistoj, kvankam iliaj kredoj ŝajnas tro malsamaj al tiuj de adventistoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Les Archipels Cathares
Les Femmes Cathares.
The Yellow Cross: The Story of the Last Cathars 1290-1329
The Perfect Heresy: The Revolutionary Life and Death of the Medieval Cathars
Massacre at Montsegur: A History of the Albigensian Crusade

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Flag of Occitania.svg