Katarzyna Szymon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katarzyna Szymon
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1907 (1907-10-21)
Morto 24-an de aŭgusto 1986 (1986-08-24) (78-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
vdr

Katarzyna Szymon (naskiĝis la 21-an de oktobro 1907 en Studzienice apud Pszczyna, mortis la 24-an de aŭgusto 1986 en Katowice) - pola stigmatulino

Vivo[redakti | redakti fonton]

Katarzyna Szymon devenis de plurinfana kaj malriĉa familio. Ekde la unua vivjaro, post morto de la patrino, ŝin edukis la patro kun bopatrino. Ŝi estis viktimo de hejma perforto kaj ekstrema mizero. Ŝi finis nur tri klasojn de fundamenta lernejo. Kiam la patro en ŝia infaneco laŭvican fojon forĵetis ŝin de la hejmo ŝi iris al la apudvoja kruco, kie spertis revelacion. Laŭ ŝia rakonto ŝi la unuan fojon ekaŭdis voĉon de la ĉielo diranta: ke ŝia patro ŝanĝiĝos. Kaj fakte la patro post kelka tempo kovertiĝis kaj eniris laikan ordenon de Sankta Francisko.

Post mortoj de la patro kaj bopatrino ŝi estis forpelita de la familia bieno kaj ne havis konstantan loĝlokon. Dum kelka tempo laboris ĉe terkulturistoj en Studzienice kaj Poręba, ĝis 1976 loĝis en Pszczyna, poste en Łaziska Rybnickie, proksime al Turza Śląska. En la jaroj 1979-1986 loĝis en Kostuchna (Bona morto) ĉe la strato Stabik en la hejmo de Marta Godziek.

Stigmatoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ tradicio la 8-an de marto 1946, en la unuan vendredon de la Karesmo aperis ĉe ŝi stigmataj vundoj. Ofte dum ekstazo ŝi travivis viziojn de la pasiono de Kristo. Laŭ rakonto de Marta Godziek, kiam malfermiĝis ŝiaj vundoj tiam oni sentis odoron de floroj. Krom stigmatoj ŝi havis viziojn pri estonto, ŝi ankaŭ asertis, ke komunikiĝas kun mortintoj. Dum siaj vizioj, laŭ atestantoj, ŝi parolis per fremdaj al si lingvoj kiel la hebrea kaj la aramea. Dum la milita stato en Pollando sub fenestroj de la domo, kie ŝi loĝis, amasiĝis homoj.

Morto[redakti | redakti fonton]

Post la morto funebra ceremonio okazis la 28-an de aŭgusto. Ŝi estis entombigita sur la tombejo ĉe paroĥejo de Plejsankta Triunuo en Kostuchna (nun kvartalo de Katowice). En enterigaj solenaĵoj partoprenis dekkelkaj miloj de homoj.

Kulto[redakti | redakti fonton]

En 1988 kurio en Katowice deklaris, ke ŝiaj vundoj ne havis eksternaturan karakteron. Malgraŭ petoj de personoj, kun kiuj ŝi rilatis la beatigo ne komenciĝis. Ŝiaj revelacioj ne estis rekonitaj kiel konformaj al la instruado de la Romkatolika Eklezio. Pastro d-ro Michał Kaszowski surpaĝe de katolika eldonaĵo "Vox Domini" nomas "Katrineton" falsa viziistino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]