Katastrofismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katastrofismo estas scienca teorio, kiu provas klarigi la biologiajn kaj geografiajn ŝanĝojn kaj evoluojn de la Mondo per mallongdaŭraj kaj brutalaj katastrofoj.

Tiu nomo aperis en la 19-a jarcento, rebate al la uniformitarismo, teorio laŭ kiu la fenomenoj, kiuj okazas hodiaŭ, okazis idente ĉiam en la estinteco.

Tiel Gustave Doré bildigis la Diluvon

Historia katastrofismo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la 19-a jarcento, la pli komune konsentitaj teorioj pri la deveno de la vivo, en Eŭropo, estis influataj de la regiliaj tekstoj, kaj ideo de granda inundo estis popularigita de la mito pri Tutmonda diluvo. Cetere, iuj geologiaj kaj paleontologiaj observoj konfirmis tiun vidpunkon.

Plej fama subtenanto de katastrofisma teorio estis Georges Cuvier (1769 - 1832). Laŭ li, la bestoj (kaj la homoj) neniam evoluas, (fiksismo) sed periodikaj katastrofoj formortigas ĉiujn estaĵojn el Tero, post kiu nova kreado aperigas novajn vivajn estaĵojn. Tio kialigis la ĉeeston de fosilioj laŭ la simpla ideo ke estus restaĵoj de bestoj, kiuj ne povis enbarkiĝi en la Arkeo de Noa.

Je la komenco de la 19-a jarcento, aperis nova teorio: la transformismo de Jean-Baptiste Lamarck, sur kiu baziĝos la teorio pri evoluismo, kiuj anstataŭigos la katastrofajn teoriojn.

Nova katastrofismo[redakti | redakti fonton]

Ek de la 1850-aj jaroj, plejparto el la geologoj kaj paleontologoj konsentis sur teorioj pri malrapidaj kaj iom-post-iomaj ŝanĝoj. Tamen la grandskalaj formortoj kaj apero de novaj specioj.

Tial, la teorio de Luis Walter Alvarez pri la Kretacea-Terciara Formorto, supozas la impakton de granda meteorŝtono. La Triasa-Ĵurasia Formorto estas klarigebla per longdaŭraj vulkanaj erupcioj.

Tiuj teorioj, kvankam bazitaj sur katastrofo, ne kongruas kun la historia katastrofismo, ĉar ili ne emas malkonfirmi la evoluismon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]