Kate Ryan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kate Ryan
Kate Ryan, 2007
Kate Ryan, 2007
Bazaj informoj
Naskonomo Katrien Verbeeck
Naskiĝo 22-an de julio 1980 (1980-07-22) (43-jaraĝa)
en Tessenderlo
Ĝenroj Popmuziko
Dancmuziko
Eŭrodanco
Tranca muziko
Elektronika muziko
Profesio kantistino, tekstistino
Instrumentoj Voĉa muziko, gitaro, piano
Aktivaj jaroj 2001–nuntempo
Eldoninto EMI, 2002-2006

ARS Entertainment, 2007-nuntempo

Parencaj
temoj
Mylène Farmer
Retejo www.kateryan.be
vdr

Kate RYAN [kejt rajan] - naskiĝinta la  22-an de julio 1980(nun 1980-07-22) en Tessenderlo, Flandrio sub la nomo Katrien Verbeeck - komencis imitante Madonna-n. En sia plej frua junaĝo ŝi personigis malgrandan Material Girl en sennombraj festoj kaj lernejaj aktivecoj. Dume, Kate disvolvis aliajn interesojn kiel ĉeval-rajdadon kaj surakvan skiadon, kiujn ŝi ambaŭ praktikas je tre bona nivelo ĝis nun.

Ĉar preskaŭ la tuta familio Verbeeck ludis ĉu gitaron aŭ pianon, talentoplena Kate disvolvis same grandan ŝaton por ambaŭ muzikiloj. En belarta lernejo, Kate pasiigis siajn instruistojn per sia neforigebla emo al desegnado kaj pentrado.

Ĉar ŝiaj gepatroj posedis sian propran kafejon kaj trinkejaj koncertoj estas tre popularaj en Flandrio, la regiono ĉirkaŭ ŝia hejmurbo Meerhout ekkonatiĝis kun la talento de Kate tre bone. Armita per nura gitaro kaj konsiderinda aŭdaco, Kate sursceniĝis kaj kantis kanzonojn de Alanis Morissette, 4 Non-Blondes, Pointer Sisters aŭ Aretha Franklin. Ŝi ankaŭ faris turneon kiel ĥoristino kun la Soapband, renoma aro da unuarangaj televidaj aktoroj de la lando. En studio, Kate ekzercis sian lerton registrante albumon, kiun ŝi parte kunverkis, kun la loka popmuzika grupo Melt.

Tiam venis 2001. Ŝia granda sukceso alvenis kiam unu el ŝiaj propraj kreaĵoj, komponita kun la helpo de AJ (Andy Janssens), estis prenita de grandaj kompanioj. Scream For More, debuta unuopa disko de Kate, estis produktita de Phil Wilde, unu el la produktoroj subtenantaj 2 Unlimited, Def Dames Dope kaj C.B. Milton. La mastrumanto de Kate 2 Brains Music vidis sian stelulinon kreski esksterlande post malmulta tempo : Nederlando, Hispanio, Italio, Germanio, Sud-Afriko, Britio kaj Usono estas la unuaj laŭvice kiuj bonvenigis la novan stelulinon sur siaj radio-ondoj.

En Belgio, Scream For More fariĝis danceja sukcesego de l'somero (17 semajnoj en ĉarto) kaj estis aljuĝita premio por Radio Donna Award kaj, kiel plej bona unuopa disko de l'jaro (!), premio de la plej granda muzika belga televido TMF.

La 8-an de oktobro 2001 eliris la dua unuopa disko UR My Love.

Tiu dua sukceso vidis Kate-n aldoni Finnlandon, Israelon, Meksikon kaj plurajn landojn de Sudameriko al sia listo.Video eliris meze de Decembro, kiam ŝi ludis plurajn spektaklojn en Ĉikago!

En 2002 Kate decidis eksturmi Francion. La klasika Désenchantée de Mylène Farmer estis ŝanĝita en dancan version kaj la rezulto superis ĉiujn esperojn, atingante 1-an rangon post neniom da tempo - kaj restante tie dum 6 sinsekvaj semajnoj - kaj same alteriĝante la Nederlandan Top 5. (eliro kiel unuopa KD : 29-an de marto 2002)

En junio 2002 eldoniĝis la unua albumo de Kate Different, 12 titoloj en la angla plus tri ekstraj titoloj en la franca lingvo. Tiu albumo kunigas rok-, pop-, danc-muzikojn kaj baladojn. Kate kunverkis ĉiujn titolojn de la albumo.

La albumo de Kate estas baldaŭ kontraktota por eliro en Usono. Post mallonge (planita la 23-an de julio), Usono vidos la eliron de speciala duobla A-flanka unuopaĵo, entenanta ambaŭ UR (My Love) kaj Désenchantée. Tiu lasta kanzono estas nun ankaŭ preparita por la longe-atendata eliro en Francio (la 2-an de julio) kaj Britio (konfirmota dato), kie ĝi atingos vendejojn sub la prestiĝa marko Positiva!

La 18-an de majo 2006, Kate Ryan reprezentis Belgion dum la duon-finalo de Eŭrovido-Kantokonkurso 2006 kun la kanto Je t'adore sed ne sukcesis atingi finalon.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2002 Different
  • 2004 Stronger
  • 2006 Alive
  • 2008 Free

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2001 Scream For More
  • 2001 UR (My Love)
  • 2002 Désenchantée
  • 2002 Mon cœur résiste encore
  • 2002 Libertine
  • 2004 Only If I
  • 2004 The Promise You Made/La promesse
  • 2004 Goodbye
  • 2006 Je t'adore
  • 2006 Alive
  • 2006 All For You
  • 2007 Voyage voyage/We All Belong
  • 2008 L.I.L.Y.
  • 2008 Ella elle l'a
  • 2008 Tonight We Ride/No digas que no

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]