Kate Barry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kate Barry
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1967 (1967-04-08)
en Londono
Morto 11-an de decembro 2013 (2013-12-11) (46-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo
Mortokialo falo
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Francio
Familio
Patro John Barry
Patrino Jane Birkin
Frat(in)oj Charlotte GainsbourgLou Doillon
Infano Roman de Kermadec
Okupo
Okupo fotisto • fashion photographer • aktoro
vdr

Kate BARRY (naskiĝis la  8-an de aprilo 1967(nun 1967-04-08) en Londono, mortis la 11-an de decembro 2013 (46‑jara) en Parizo) estis brita fotistino[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kate Barry estis la filino de aktorino, kantistino kaj reĝisorino Jane Birkin kaj de komponisto John Barry, al kiu oni ŝuldas filmmuzikojn de James Bond, The Persuaders!, Born Free, Walkabout, Midnight Cowboy kaj ankaŭ Out of Africa.

Ŝi havis du duon-fratinojn patrin-flanke, aktorino kaj kantistino Charlotte Gainsbourg kaj modelo, aktorino, aŭtoro-komponistino-interpretistino, Lou Doillon.

Ŝiaj gepatroj apartiĝis la jaron de sia naskiĝo kaj ŝi estis edukita de Serge Gainsbourg, kaj kiam ŝi estis dek tri-jaraĝa, de sia krompatro, Jacques Doillon, kinisto kaj de sia patro John Barry, konservante sian devenan naciecon[1]. Ŝi havis filon, Roman de Kermadec, naskiĝintan la  31-an de marto 1987(nun 1987-03-31) en Francio.

Ŝi estis diplomita de lernejo de sindikata Ĉambro de pariza "haute couture" (alta kudrarto) en Parizo (1983-1984).

Ŝi verŝajne memmortigis sin, kiam la 11-an de decembro 2013 ŝi morte falis el sia apartemento situanta sur la 4-a etaĝo [2].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Kiam ŝi estis 28-jaraĝa ŝi lanĉis sin en karieron de fotistino en 1996. Ŝia unua ekspozicio okazis en Galerio Bunkamura de Tokio en Japanio en 2000. Sinsekvis ekspozicio titolita « Cornered, portraits-paysages » en Galerio Léo Scheer en Parizo en 2005 kaj en 2006 en Baziliko de Sant'Alessandra en Fiesole en Italio, poste alia ekspozicio de 40 portretoj realigitaj en Marché international de Rungis, en la kadro de 40 jaroj en vendoplaco de Rungis en 2009 kaj en 2010 ekspozicio de portretoj en Artmuzeo Mori de Tokio. Ŝi kunlaboris kun pluraj magazinoj kaj revuoj kiaj ELLE Francio, ELLE Japanio, Paris Match, Figaro Madame, L’Express Styles, Sunday Times Magazine, Telegraph Magazine, Cosmopolitan France, Crash, D magazine, Amica, Vogue Angla, Vogue Francio, Vogue Germana. Ŝi ankaŭ realigis multajn kovrilojn de diskoj por aŭtoroj-komponistoj-interpretistoj kiaj France Gall, Raphaël, Piers Faccini, Jane Birkin, Marie Espinosa, Lara Fabian, Calogero, Carla Bruni.

En 2011, ŝi riskis sin en filmita portreto por la serio « Empreintes » realigante portreton de verkisto Philippe Djian kaj en 2012 en unua libro asocianta eseojn kaj fotojn kunlabore kun verkisto Jean Rolin titolita "DINARD, Essai d'autobiographie immobilière" en eldonejo de La Table Ronde. En 2013 ŝi ekspoziciis « Actrices » (Aktorinojn) dum la unua internacia festivalo de fotografio Kyotography en Kioto kaj, en Parizo, ekspozicio titolita « Point Of View - portraits/natures-mortes » okaze de inaŭguro de galerio CINEMA - Anne-Dominique Toussaint.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Kvankam vivinta en Francio ekde kiam ŝi estis 1-jaraĝa, ŝi neniam deziris peti francan naciecon, kf Interview avec cap24paris
  2. Décès de Kate Barry, la fille de Jane Birkin[rompita ligilo], Metronews, 11 decembro 2013

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kate Barry en la franca Vikipedio.