Catherine Middleton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kate Middleton en junio 2008

Catherine Elizabeth Kate Middleton, Dukino de Kembriĝo (n. 9-an de januaro 1982 en Reading, Berkshire, Anglio) estas la edzino de la angla princo Vilhelmo.

Biografio

Catherine Elizabeth Middleton estas la plej maljuna filino de la piloto Michael Middleton (* 1949) kaj la flugakompanistino Carole Elizabeth Middleton, naskiĝinta kiel Goldsmith (* 1955). La prauloj de la patrino estis ministoj, tiuj de la patro estis advokatoj kaj urbokonsilistoj en Leeds. Ekde 1987, la gepatroj vivtenas sin per send-venda firmao Party Pieces, en kiu oni vendas aldonaĵojn por infanaj renkontiĝoj.

Middleton vizitis la privatan lernejon Marlborough College en Wiltshire kaj abiturientiĝis tie en 2000. Ekde septembro de 2001, Kate Middleton komencis kvarjaran studadon de art-historio en la Universitato Sankta Andreo en Skotlando.

Ŝi laboris ekde novembro 2006 ĝis oktobro 2007 tri tagojn po semajno kiel aĉetant-helpistino en branĉo akcesoraĵoj de la brita mododomo Jigsaw.

Post senlabora jaro, Kate Middleton eklaboris ĉe siaj gepatroj en fino de 2008.

Amrilato kaj enamiĝo al Princo Vilhelmo

Dosiero:Kate and William thumbnail.jpg
Middleton en 2008; Vilhelmo en 2007

Ŝi konatiĝis kun Vilhelmo en aŭtuno de 2001, en la dua lernojaro (2002) ili jam loĝis kune, formis amparon. Ili provizore disiĝis en aprilo de 2007, en julio samjare denove estis kune. La geedziĝo okazis la 29-a de aprilo 2011, en abatejo Westminster.

Kritiko de la gazetoj, medio

Ĉar Middleton ne tro klopodis al laboro, la medio akuzis ŝin je "laborevitemo", "plezurŝatemo" kaj nomumis ŝin per moknomoj "Lady of Leisure" (Sinjorino Libertempo), "Waity Katie" ("atendanta Katie") aŭ "Princess in Waiting" (Princino dum atendo).

La reĝaj propagandistoj deziras antaŭ la geedziĝa festo, ke Kate Middleton okupiĝu pli pri bonaferoj, helpaferoj, agadu en sociaj laboroj por detrui la laboreviteman aspekton.