Kate Sharpley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kate Sharpley
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1895 (1895-01-01)
en Deptford
Morto 1-an de januaro 1978 (1978-01-01) (83-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
vdr

Kate SHARPLEY (1895-1978) estis anarkiisto naskiĝinta en Deptford kaj kontraŭmilita aktivulo dum la Unua Mondmilito. Ŝi estas aktuale konata ĉefe pro la Biblioteko Kate Sharpley kiu ricevis ŝian nomon.

Kate Sharpley

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi laboris kiel panistino aŭ panvendistino kaj poste dum milito en fabriko de municio en Woolwich kaj ŝi estis unu el unuaj kiuj aktivulis en la movado de vendistoj. Ŝiaj patro kaj frato mortis dummilite kaj ŝia fianĉo (ankaŭ anarkosindikatista aktivulo en la sektoro de transportistoj) estis listita kiel malaperinto ŝajne mortinta (kvankam ŝi suspektis, ke li estis mortigita pro ribelo). Kiam ŝi estis 22jaraĝa, ŝi estis kunvokita ricevi medalojn de siaj familianoj el reĝino Mary (edzino de Georgo la 5-a); ŝi lanĉis reen la medalojn al la reĝino, dirante "se vi ŝatas ilin tiom, vi havu ilin". La vizaĝo de la reĝino estis skrapita, Kate Sharpley estis frapita de la polico, kaj arestita kelkajn tagojn, sed ne procezita, kvankam ŝi estis maldungita el la fabriko.

Ŝi edziniĝis en 1922 kaj forlasis la anarkisman aktivadon ĝis hazarda trafo kun Albert MELTZER ĉe stacidomo dum kontraŭfaŝisma agado. Tio alportis ŝin al renkonto kun junaj aktivuloj (al kiuj ŝi inspiris kiel voĉo de la pasinteco) kaj post ŝia morto kiam la anarkiistoj de Brixton nomigis la arkivojn kiujn ili kolektis el la movado, ili elektis ŝian nomon anstataŭ alia famulo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]