Kate Winslet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Winslet ĉe la filmon premiero de Divergent en Marto 18, 2014

Kate WINSLET, plennome Kate Elizabeth Winslet (naskiĝis la 5-an de oktobro, 1975) estas angla aktorino.

Kate Winslet naskiĝis en Reading, Berkshire. Jam frue ŝi ekinteresiĝis pri la aktorado, ĉefe certe pro la influo de ŝia familio: Ŝiaj geavoj gvidis la teatron en Reading, la gepatroj iam mem estis geaktoroj kaj ŝia onklo Robert Bridges estis stelulo en Londono. Sian karieron Kate Winslet komencis per varbaĵoj kaj per teatraj prezentoj, ĉefe en la lernejo.

En la jaro 1991 ŝi finis sian studadon en la Arts High School. Sekvis malgrandaj gastroloj en televid-serioj, inter alie en Dark Season, kie ankaŭ la aktoro Stephen Tredre havis malgrandan rolon. La tiutempe 15-jara Kate kaj la 28-jara Stephen rapide enamiĝis unu al la alia kaj ekluis etan loĝejon en Londono.

Sian kinodebuton ŝi havis en 1994. En la filmo Heavenly Creatures ŝi prezentis junan murdistinon. Famon ŝi akiris en 1995, per rolo en la filmigo de la verko Sense and Sensibility de Jane Austen. Ŝi tiam estis unuafoje nomumita por la Oskar-premio en la kategorio plej bona ina epizoda rolo. Post Jude the Obscure kaj la rolo de Ofelia en Hamlet (1996) ŝi kaptis la atenton de la filmistoj en Hollywood.

En la filmo Titanic (1997 ŝi agadis apud Leonardo Di Caprio kaj gajnis sian duan nomumon por la Oskaro.

En la jaro 1998 Kate Winslet edziniĝis al la reĝisoro Jim Threapleton, kaj la 12-an de oktobro 2000 naskiĝis la filino Mia. Tamen la geedzoj du jarojn poste disiĝis.

Post sia granda granda sukceso en Titanic ŝi poste ricevis bonajn kaj postulemajn rolojn, ekzemple en Iris, filmbiografio pri la verkistino Iris Murdoch. Ankaŭ pro tiu ĉi rolo de la juna Iris ŝi estis nomumita por la Oskaro.

Ekde 2003 Kate Winslet estas edziniĝinta al la brita reĝisoro Sam Mendes. La 22-an de decembro, 2003, en Novjorko naskiĝis la filo Joe.

Du menciindaj filmoj estiĝis en 2004: Ethernal Sunshine of the Spotless Mind (pro kiu plian fojon gajnis nomomon por la Oskaro) kaj Finding Neverland.