Katedrala lernejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭklido kaj Pitagoro, aŭ la Geometrio kaj Aritmetiko, formelo de la Kampanilo de Giotto, Luca della Robbia.

La Katedralaj lernejoj (aŭ “episkopaj lernejoj”) estis institucioj por la edukado kaj instruado florintaj ĉe la episkopaj sidejoj en la 11-a kaj 12-a jarcentoj en multaj eŭropaj urboj. Ĉar ili ĉiam estis administrataj de eklezianoj kaj plejofte kun majstroj klerikaj en ekleziaj medioj, ili prenis tiun nomon. Ilia komenca celo koncernis la edukadon de la estontaj pastroj, sed iom post iom ili komencis akcepti ankaŭ laikojn imitante en tio la paralelajn, kaj malpli junajn, lernejon ĉe la monaĥejoj. Tiuj lernejoj estis bazo de la renaskiĝo de la emo al la kulturo kun la kreiĝo de novaj konoj kaj teknikaĵoj. Kaj skolastika filozofio estis la rektaj antaŭantoj de la fondiĝontaj Universitatoj. Fakte, iuj de tiuj altaj lernejoj transformiĝos al Universitatoj eĉ se lokiĝontaj ekstere de la ekleziaj lokoj.

Studcentroj en Okcidento komence de la 12-a jarcento.

En la katedralaj lernejoj estis instruataj la disciplinoj organizitaj laŭ la instrua sistemo de la imperia Romo: ili estis arigitaj en objektoj de la Quadrivium kaj studobjektoj Trivium.

Qvadrivium koncernis:

  1. Aritmetiko
  2. Geometrio
  3. Astronomio
  4. Muziko

Trivium koncernis tri studobjektojn filozofiajn- literaturajn:

  1. Gramatiko, aŭ la latina lingvo
  2. Retoriko, nome la arto de retorika komponado kaj publika prelegado
  3. Dialektiko, nome filozofio

Al tiuj disciplinoj aldoniĝis la instruo pri la naturaj sciencoj, praktikata pere de studo pri la Naturalis Historia de Plinio la Maljuna.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sonja Ulrike Klug: Kathedrale des Kosmos. Die heilige Geometrie von Chartres. 2. überarbeitete und ergänzte Auflage. Kluges, Bad Honnef 2005, ISBN 3-9810245-1-6 (darin längeres Kapitel über die Kathedralschule von Chartres inkl. der antiken Philosophen, auf denen sie basiert, sowie die sieben freien Künste).
La katedrala lernejo de Trondheim, fundida en 1152, estas la plej antikva katedrala lernejo de Norvegio. Hodiaŭ ĝi gastigas duagradan lernejon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kaj sur la fono de ĉio staras la religia kaj biblia platformo ĉion ombranta.