Katedralo Marteno de Tours (Bratislavo)
Katedralo de Marteno de Tours estas romkatolika katedralo en Slovakio, en la ĉefurbo Bratislavo, en la urbocentro, ĉe la Danubo. La hungaroj mencias ĝin, kiel kronada preĝejo.
Historio
La unua preĝejo en tiu loko konstruiĝis en 1204, kiel kirko en romanika stilo. Inter 1311-1314 ĝi estis pligrandigita laŭ gotika stilo. Matiaso la 1-a denove pligrandigis la preĝejon inter 1467-1487. Supozeble tiam malaperis la origina romanika kirko. Post la sekvaj jarcentoj la preĝejo ofte iomete trakonstruiĝis. Inter 1563-1830 tie oni kronadis 11 hungarajn reĝojn kaj 8 hungarajn reĝinojn. Ili estis Habsburgoj, sed li akceptis ankaŭ la hungaran kronon.
Konstruaĵo
La konstruaĵo havas 3 navojn kaj super la enirejo sveltan turon. Interne la plej menciinda skulptaĵo estas videbla pri Marteno de Tours de 1734. Flankokapeloj estas:
- Sankta Johano la almozulo de 1732
- Sankta Anna
- Sankta Jozefo de 1204
- por la ĉeĥa reĝino de 1204
Mortintoj
En la kripto estas entombigitaj primaso de Hungarujo Christian August de Sachsen-Zeitz, hungara ĉefepiskopo György Széchényi kaj kroata banuso Ivan III Drašković.
Fontoj
- Hungara Vikipedio