Katedralo Sankta Bazilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katedralo Sankta Bazilio

La Katedralo de la Perado de la Virgulino sur la Monteto (ruse Собор Покрова что на Рву), plej konata kiel Katedralo de Sankta Bazilio, estas katedralo situanta sur la Ruĝa Placo centre de Moskvo, Rusio. Ĝi estas tutmonde konata pro ĝiaj diverskoloraj kupoloj, kiuj ne similas unu alian.

La konstruado de la katedralo estis ordonita de la caro Ivano la Terura por memorigi la subigon de la Ĥanlando de Kazan. La katedralo estis kontaruita dum 1555 - 1561 jaroj.

Ekzistas kelkaj versioj pri kiu konstruis ĝin. Laŭ la unua, ĝin projektis du rusaj arkitektoj - Barma kaj Postnik. En la 20-a jarcento fama rusa poeto Dmitrij Kedrin en sia poemo "Kreantoj" (ruse: Зодчие) rememoris la legendon, en kiu Ivano la Terura, ekvidinte la arkitekturan ĉefverkon, poste ordonis blindigi tiujn arkitektojn por ke ili nenie krome kreu pli belegan konstruaĵon (tio denove montras kiel mezepokaj rusianoj kondutis al la kruela caro).

Laŭ la dua versio, la katedralon projektis nekonata arkitekto el Okcidenta Eŭropo.

En 1588 la caro Fjodor Ivanoviĉ ordonis la aldonadon de nova kapelo en la flanko de la konstruaĵo, sur la tombo de la sanktulo Sankta Bazilio la Benita.

La katedralo troviĝas en la sudorienta ekstremo de la Ruĝa Placo, tuj fronte de la turo Spaskaja de la Kremlo.

La Katedralo Sankta Bazilio ne apartenas al komplekso de Kremlo, kvankam iuj amaskomunikiloj erare konsideras ilin kiel unu komplekso.

La Katedralo Sankta Bazilio en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Moskvon kun kvin grandaj vidindaĵoj nome la Kremlo, la Ĉielporto, la Facetita Palaco, la Placo Ruĝa kaj la Katedralo de Sankta Bazilo:

-Jen Katedraloj bulbaj sur ora holmo ĉe Kremlo,
tiu de l'Ĉielporto kun kupolaro majesta.
Ene de la muregoj, la Facetita Palaco
kun inkrustaĵoj gemaj kaj diamante rebrilaj,
kaj en la Placo Ruĝa, la Katedralo de Sankta
Bazilo, buntkupola, kun fantazia dekoro.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.

55°45′9″N 37°37′23″E  /  55.7525°N, 37.62306°O / 55.7525; 37.62306 (Katedralo Sankta Bazilio)