Katedralo Sankta Isaako de Sankt Peterburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Katedralo Sankta Isaako

Исаа́киевский собо́р
ortodoksa preĝejo • muzeo
Bazaj informoj
Loko Sankt Peterburgo
Geografiaj koordinatoj 59° 56′ 03″ N 30° 18′ 24″ O / 59.93417 °N, 30.30667 °O / 59.93417; 30.30667 (mapo)Koordinatoj: 59° 56′ 03″ N 30° 18′ 24″ O / 59.93417 °N, 30.30667 °O / 59.93417; 30.30667 (mapo)
Religia aliĝo Rusa Ortodoksa Eklezio
Jaro de konsekro 1858
Religia statuso katedralo
Arkitektura priskribo
Arkitekto(j) Auguste de Montferrand
Arkitektura tipo preĝejo
Arkitektura stilo Novklasikismo
Direkto de fasado oriento
Jaro de komenco 1818
Jaro de kompletigo 1858
Konstrukosto 23,000,000 rubloj
Karakterizaĵoj
Kapacito 12,000 +
vdr
Auguste de Montferrand - kreinto de la katedralo

Katedralo Sankta Isaako de Sankt Peterburgo, Rusio (ruse Исаа́киевский собо́р - собор преподобного Исаакия Далматского) estas unu el plej ampleksaj preĝejoj en Eŭropo konstruita en 1818 - 1858 jaroj laŭ projekto kaj gvidado de granda francdevena arkitekto Auguste de Montferrand. En ĝi samtempe povas preĝi 12 000 ortodoksaj kristanoj.


Historio

La unuan templon dediĉitan al sanktulo Isaako de Dalmatio (monako predikinta en la 4-a jarcento) establis caro Petro la Granda en 1707, ĉar li naskiĝis la 30-an de majo 1672, kiam oni celebris datrevenon de lia patrono. Pro malfavoraj kondiĉoj de marĉa grundo kaj permanenta humideco en aperanta Sankt Peterburgo - nova ĉefurbo de Rusio, ĝi kaj ankoraŭ du temploj ruiniĝis kaj komence de la 19-a jarcento eknecesis konstrui pli grandan kaj komfortan preĝejon.

Konstruado

interno kaj la ikonostazo

Konkurson gajnis projekto far Auguste de Montferrand, kiun invitis imperiestro Aleksandro la Unua. Konstruado daŭris kvardek unu jarojn sub gvido de la arkitekto Montferrand, kiun efektivigis multenombra servutularo.

Rezulte aperis grandioza konstruaĵo, kies plej alta pinto atingis 101,5 metrojn kaj ena areo egalis 4 000 m2. Ekstera diametro de ĝia orita kupolo egalas 25,6 metrojn (oni aplikis 100 kilogramojn da pura oro por kovri la kupolon, kiu ĝis nun dominas super la urbo kaj estas unu el ĝiaj vidindaĝoj).

Portikojn de la katedralo konsistigas 72 granitaj kolonoj, kies pezo egalas de 64 ĝis 114 tunojn. Unue en la monda konstrua praktiko tiaj grandaj kolonoj oni levis sur la kvardekmetran altecon.

Senkompareble belega estas interno de la preĝejo, kiun oni ornamis per raraj, diverskoloraj mineraloj (marmoro, malakito, lazurito k.a.), freskoj kaj vitraĵoj.

Por konservi la eksterajn metalajn skulptaĵojn oni uzis galvanoplastikon - novan teknologian procedon, kiun inventis en 1838 rusa scientisto Boris Jacobi.

La 30-an de majo 1858 en la preĝejo okazis inaŭguro kaj tiam ĝi estis konsekrita kiel katedralo de la Rusa Ortodoksa Eklezio.

Granda patriota milito

Dum la Granda patriota milito (1941 - 1945), kiam okazis sieĝo de Leningrado, brilantan kupolon de la katedralo oni farbis por malpliigi riskon de bombado. Rezulte ĝi ne estis grave difektita, kvankam ĝis nun videblas multaj breĉoj.

Ĝia hipogeo tiam estis deponejo por plej valoraj trezoroj, kiujn oni sukcesis evakui el eksaj caraj rezidejoj (Puŝkin, Gatĉina, Pavlovsk k.a.) dum retreto.

Soveta ateisma epoko

Dum la soveta ateisma epoko en la katedralo oni establis kontraŭreligian muzeon, kies ĉefa rimarkindaĵo estis pendolo de Foucault demonstrinta diurnan rotacion de la Tero. Ĝi funkciadis ekde 1931 ĝis 1986.

Nuna stato

Nuntempe la konstruaĵon oni uzas kiel la ŝtata institucio, en kiu permanente plu funkcias muzeo. En 1988 en ĝi denove okazis liturgio post longa interrompo kaj en certaj tagoj kristanoj rajtas preĝi tie. Danke al modernaj teknikiloj vizitantoj, inkluzive invalidojn, povas leviĝi je 43 m podio, de kie videblas belega panoramo de la urbo.

Onidiroj

  • Oni diris, ke post inaŭguro de la katedralo, ĝia kreinto Auguste de Montferrand baldaŭ mortos. Fakte ĉi-tio okazis.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda