Katedralo Sankta Kruco (Bratislavo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de
Sankta Kruco
Katedralo de Sankta Kruco en Bratislavo
Katedralo de Sankta Kruco en Bratislavo
katedralokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Slovakio
Municipo Bratislavo
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito grekokatolika
Dato de konsekro 1860
Statuso katedralo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novrenesanco, novgotiko
Konstruado 1859–1860
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Katedralo de Apoteozo de Sankta Kruco estas grekokatolika katedralo en Slovakio, en la ĉefurbo Bratislavo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo konstruiĝis inter 1859-1860 apud la tiama tombejo en la tiam nomata urbo Pozsony [poĵonj]. Komence ĝi estis romkatolika preĝejo. La konsekron faris ĉefepiskopo de Esztergom Johano Scitovszky [scitovski]. Kiam la tombejo ne plu funkciis, ankaŭ la preĝejo estis superflua. Ekde 1972 ĝi apartenas al la slovakaj grekokatolikaj kredantoj kaj tiam la preĝejo renoviĝis, kiun episkopo Vasil Hopko denove konsekris. En 1996 la interna parto ŝanĝiĝis laŭ rito de grekokatolikoj. Ekde 2008 oficiale ĝi estas katedralo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo havas unu navon kaj super la enirejo sveltan turon, sed apude ankaŭ estas turetoj, kiel ornamaĵoj. Interne la novaj bildoj pretiĝis en 1996.

La mesoj okazas slovake kaj praslave.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Angla kaj slovaka Vikipedioj