Katedralo Sankta Sarkis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Katedralo Sankta Sarkis (armene: Սուրբ Սարգիս Եկեղեցի) estas armena katedralo en Erevano, Armenio. Ĝi estas la sidloko de la Ararata Patriarka Diocezo de la Armena Apostola Eklezio. Ĝi situas sur la maldekstra flanko de la Rivero Hrazdan en Kentrono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Starante ĉe la supra vilaĝo Dzoragjugh kaj alfrontante la antikvan fortikaĵon Erebuno ĉe la maldekstra flanko de la rivero Hrazdan, ermitejo-monaĥejo funkciis ekde la plej frua kristana epoko. Tiu vasta komplekso, ĉirkaŭita de alta, fortikigita muro, konsistis el la preĝejoj Sankta Sarkis, Sankta Gevork kaj Sankta Hakob, konstruaĵoj de la patriarkaj oficoj kaj lernejo, de fruktoplantejo kaj de aliaj konstruaĵoj. La preĝejo Sankta Sarkis estis la oficiala sidloko de la patriarko, dum la monaĥejo estis la patriarka gastejo por la gastoj.

La preĝejo Sankta Sarkis kune kun la ermitejo-monaĥejo, estis detruita pro granda tertremo en 1679. Ĝi estis, aliflanke, rekonstruita samloke dum la regado de la Katolikoso Edesaci Nahabet (1691-1705). La nuna preĝejo Sankta Sarkis estis rekonstruita denove dum la periodo 1835-1842.

Kun ĝia interno kaj eksteraj arkitekturaj ecoj tiu preĝejo estis la malplej belaspekta inter ĉiuj preĝejoj de la malnova urboparto de Erevano. Ĝia malbelega aspekto ne proporciis al ĝia signifo kiel la sidloko de la tiu de Ararata Patriarka Diocezo. Dum la regado de la katolikoso Vazgen la 1-a, la preĝejo ricevis bazajn renovigadojn kaj plibonigojn. Surbaze de plano desegnita de la arkitekto Rafajel Israjeljan en 1972, la rekonstruado de Sankta Sarkis komenciĝis kaj la kvalito de la malnova konstruaĵo estis baze konservita. La vizaĝo estis kovrita per oranĝkoloraj tofoŝtonoj el Anio kaj gravurita kun triangulaj niĉoj. Post la morto de Israjeljan, la konstrulaboroj estis transprenitaj kaj daŭrigitaj de la kunaŭtoro, arkitekto Ardzrun Galikjan. Dum la jaroj 1971-1976, la interna aspekto de la preĝejo estis signife plibonigita. Sur la orienta parto de la preĝejo, galerio estis aldonita por la preĝeja koruso. Kiel rezulto de tiaj aldonoj, estis decidite forigi la malnovan kupolon kaj la malnovan tamburon kaj anstataŭigi ilin per multe pli alta kupolo kun ventumilforma spajro. La konstruado de la sonorilturo estis kompletigita en 2000.

La rekonstruado de la katedralo Sankta Sarkis estis ebla per la donaco de la bonfarantoj Sarkis Kurkĵjan kaj liaj infanoj, loĝantaj en Londono.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]