Katedralo de Sens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Sens
katolika katedralo [+]
Koordinatoj48° 11′ 52″ N, 3° 17′ 1″ O (mapo)48.1978893.283694Koordinatoj: 48° 11′ 52″ N, 3° 17′ 1″ O (mapo)

Estiĝo1135

Katedralo de Sens (Yonne)
Katedralo de Sens (Yonne)
DEC
Katedralo de Sens
Katedralo de Sens
Lokigo de Yonne en Francio

Map
Katedralo de Sens
Vikimedia Komunejo:  Cathédrale Saint-Étienne de Sens [+]
vdr
Katedralo Sankta Stefano de Sens

La Katedralo Sankta Stefano de Sens (france cathédrale Saint-Étienne de Sens) de la urbo Sens en la franca departemento Yonne (regiono Burgonjo) estas la unua gotika katedralo, kiu estis konstruata ekde proksimume 1140/45, do pli malpli dum la sama tempo kiel la ĥorejo de la abatopreĝejo Sankta Denizo (konsekrata en 1144) situanta proksimume 130 kilometrojn nordokcidente de Sens. Ĝi estas konsekrita al Sankta Stefano.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

Respondecaj por la tri unuaj frugotikaj preĝejoj, la abatopreĝejo Sankta Denizo, la katedralo de Sens kaj la antaŭa konstruaĵo de la nuntempa katedralo de Chartres estis abato Suger de Sankta Denizo same kiel la episkopoj Henriko de Sens kaj Gotfredo de Chartres. Ili estis interamikaj kaj samideanoj.

Kvankam ne ekzistas tiel precizaj konstrudatoj por la katedralo de Sens kiel por Sankta Denizo, foje oni neas al Sankta Denizo ĝian ĝenerale agoskitan rangon kiel unua gotika konstruaĵo argumentante, ke la ĥorejo de Sens estis ekkonstruata malmultajn jarojn antaŭ Sankta Denizo. En Sankta Denizo nur la malsupra parto de la ĥorejo devenas el la frua 12-a jarcento, dum kiam la ĥorejon de Sens oni konstruadis seninterrompe ekde 1140/45 kaj preskaŭ finkonstruis en 1168[1]. Laŭlonga kaj transversa navoj de Sens ekestis pli malfrue. Estas prave, ke Sankta Stefano de Sens estas la unua gotika katedralo, ĉar Sankta Denizo estis abatopreĝejo, ne katedralo.

Notindaj dimensioj[redakti | redakti fonton]

  • Ekstrera longo: 122 m
    • Interna longo: 113,5 m
  • Alto de la suda turo: 78 m
  • Larĝo de la fasado: 48,5 m

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Nußbaum, p.50.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Irene Plein: Die frühgotische Skulptur an der Westfassade der Kathedrale von Sens. Rhema-Verlag, Monastero 2005, ISBN 978-3-930454-40-2.
  • Günther Binding: Was ist Gotik? Eine Analyse der gotischen Kirchen in Frankreich, England und Deutschland 1140–1350. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2000.
  • Arno Borst: Lebensformen im Mittelalter. Frankfurto k. a. 1979, pj. 219–228
  • Nicolas-Marie-Joseph Chapuy: Cathédrales françaises. Vues pittoresques de la cathédrale de Sens. Paris 1828
  • Norbert Nußbaum, Sabine Lepsky: Das gotische Gewölbe. Die Geschichte seiner Form und Konstruktion. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1999.
  • Werner Schäfke: Frankreichs gotische Kathedralen. (= DuMont Kunst-Reiseführer). DuMonat, Kolonjo 1994, pj. 71–75,.
  • Otto von Simson: Die gotische Kathedrale. Darmstadt 1956, 3-a eldono 1979.
  • Rolf Toman (eldoninto): Die Kunst der Gotik. Architektur – Skulptur – Malerei. Kolonjo 1998.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]