Katedralo Senmakula koncipiĝo de Maria (Pekino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo Senmakula koncipiĝo de Maria
katedralo [+]
Koordinatoj39° 53′ 58″ N, 116° 22′ 9″ O (mapo)39.899463888889116.36929166667Koordinatoj: 39° 53′ 58″ N, 116° 22′ 9″ O (mapo)

Estiĝo1904

Katedralo Senmakula koncipiĝo de Maria (Pekino)
Katedralo Senmakula koncipiĝo de Maria (Pekino)
DEC
Katedralo Senmakula koncipiĝo de Maria
Katedralo Senmakula koncipiĝo de Maria

Map
Katedralo Senmakula koncipiĝo de Maria
Vikimedia Komunejo:  Cathedral of the Immaculate Conception, Beijing [+]
vdr

La Katedralo Senmakula koncipiĝo de Maria (ĉine 宣武门天主堂, pinjine Xuanwumen tianzhutang) estas romkatolika katedralo kaj la plej malnova katolika kirko en Pekino, Popola Respubliko Ĉinio. Ĝi situas en la urbodistrikto Xicheng, areo Xuanwumen, je la strato okcidenta Qianmen 181. Plia nomo estas "Suda Kirko" respektive "Suda Katedralo" (ĉine 南堂, pinjine Nantang), kontraste al la "Norda Katedralo" Kirko Ŝjiŝiku, la nuntempa episkopa sidejo de la Ĉina Katolika Patriota Eklezio instalita kaj agnoskita fare de la registaro de Popola Respubliko Ĉinio.

La Katedralo Senmakula koncipiĝo de Maria estas sidejo de la katolika ĉefdiocezo Pekino, kies ĝis nun lasta ĉefepiskopo Thomas Tien Ken-sin en 1951 estis ekziligita fare de la registaro de Popola Respubliko Ĉinio kaj en 1967 mortis ekzile en Tajvano.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1605 en la loko de la nuna katedralo la itala jezuito Matteo Ricci starigis malgrandan katolikan kapelon, kiun poste en 1650, en la sepa regojaro de imperiestro Shunzhi, la germana jezuito Johann Adam Schall von Bell ampleksigis al katedralo.

Ekde la jaro 1996 la katedralo estas menciata en al listo de protektendaj monumentoj de la Popola Respubliko Ĉinio (全國重點文物保護單位 / 全国重点文物保护单位, pinjine Quánguó zhòngdiǎn wénwù bǎohù dānwèi, je kodo 4-165.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

interne