Katedralo de Angoulême

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Angoulême
katolika katedralo [+]
Koordinatoj45° 38′ 56″ N, 0° 9′ 6″ O (mapo)45.6488888888890.15166666666667Koordinatoj: 45° 38′ 56″ N, 0° 9′ 6″ O (mapo)

Estiĝo1100

Katedralo de Angoulême (Angoulême)
Katedralo de Angoulême (Angoulême)
DEC
Lokigo de Angoulême en Francio

Map
Katedralo de Angoulême
Vikimedia Komunejo:  Cathédrale Saint-Pierre d'Angoulême [+]
vdr

La katedralo de Angulemo (Angoulême) estas la plej majesta el la preĝejoj de Ĉarento (Charente), unu el la plej belaj specimenoj de la Romana Arto; ĝi ankaŭ estas unu el la plej malnovaj kaj el la plej respekteginda katedralo de Francio.

Katedralo de Sankta Petro

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia situo, apud la remparoj de la urbo kaj de malnova pordo de la civito, korespondus al tiu de primitiva sanktejo antaŭa al la kristanaro. Antaŭ tiu monumento estis la unua katedralo konstruita dum la kvara jarcento.

La konstruaĵo malaperis en la momento kiam Clovis venkoprenis Angulemon, kiam tiu ĉi elpuŝis la Visigotojn (Wisigoths), post la venko de Moussay (Akvitanio), en la jaro 507. La dua katedralo estis konsekrita ĉirkaŭ la jaro 560, ĝi estis sendube incendiigita de la Normandoj (Normands).

La tria estis la ellaboraĵo de la episkopo "Grimoard", konsekrita en la jaro 1017. Ĝi daŭris nur unu jarcenton, ĉar ĝiaj dimensioj estis tro malgrandaj.

"L'Angoumois" (Regiono el Angulemo), je la komenco de la dekdua jarcento, estis inter la plej riĉaj grafioj en la dukio de Akvitanio, pro produktiveco de sia grundo kaj de la aktiva komerco kiu praktikiĝis ĉie.

La Civito "Engolesme" (Angulemo), do, meritis posedi sur sia montplataĵo vastan katedralon. Oni ŝuldas ĝian konstruon al la genio de Girard la 2-a, unu el la eminentuloj plej ĉiekonataj el sia epoko. Sinsekve profesoro, episkopo kaj legato de kvar papoj, amiko de la Dukoj de Akvitanio, konsiliano de la Grafoj de Angulemo, ankaŭ, li malkovriĝis bonega artisto. Li direktis kun lerteco la laboraĵojn de sia katedralo. La laboraĵoj komenciĝis ĉirkaŭ la jaro 1110 kaj la preĝejo estis konsekrita en 1128. La katedralo ne konservis la stilpurecon, kiun ĝi posedis antaŭe. En la daŭro de la tempo ĝi suferis severajn malfelicaĵojn, kiuj kontribuis falsigi ĝian primitivan arkitekturon.

Ekzemple, dum la religiaj militoj, en la dek-sesa jarcento, ĝi estis amputita de unu preĝejturo. Ĉe la fasado du religiaj historiaj temoj estas videblaj: La Ĉieliro kaj la Lasta Juĝado. Kristo staranta aperas en aŭreolo, same kiel li montriĝis la tagon de sia Ĉieliro. Du grandaj anĝeloj sin turnas al la apostoloj por montri al ili la Ĉielan vizion.

Ĉiuj iliaj rigardoj, same kiel tiuj de la elektitoj, disigitaj sub grandaj arkoj, sin turnis al la Savanto en fidema teniĝo.

La damnitoj, male, forĵetitaj sub flankaj arkoj, iĝintaj la predo de Satano, suferas sian punon. Tiel la temo de la Ĉieliro finiĝas per tiu de la Lasta Juĝado. Krom tiuj temoj, la artisto reprezentis scenojn de la tero kun ties suferoj kaj luktoj: epizodoj rilatantaj al la ĉasoj kaj variaj aktivaĵoj...

Gravaj restaŭradoj refaritaj en la 19-a jarcento, de 1866 al 1885, fare de la franca arkitekto Paul ABADIE, modere modifis la internon kaj la eksteron de la konstruaĵo. Sur la fasado, pinta frontono kaj du sonorilturetoj estis aldonitaj, kio forigas ĝian medievalan aspekton. Tamen, eĉ se tiuj novigaĵoj estas bedaŭrindaj, tiu fasado prezentas ankoraŭ aspekton de granda nobleco, kiu imponas pro la mistikismo de la skulptaĵoj.

Interne, la katedralo estas kovrita de kupoloj sur pendoskulptaĵoj. Antaŭtempe, lumigata de du lantern-turoj, la transepto konservis nur tiun situantan norde. La ĥorejo, duoncirkla, ĉirkaŭ kiu radias kvar absidetoj, estas kovrita de laŭbo kaj de volbo. Nuntempe, preterpasantaj turistoj, aŭ loĝantoj en Angulemo, daŭre admiras kun ravo tiun monumenton plenan je nobleco kaj historio.

Anekdoto[redakti | redakti fonton]

La episkopo Girard la 2-a, fondinto de la katedralo de Sankta Petro, mortinta en 1136, estis deklarita skisma sekve de sia sinteno favore al iu antipapo, Anaclet, dum la Eklezio oficiale decidis favori Innocent la 2-an, en la jaro 1130 okaze de la elekto de du Ĉefpontifikoj fare de malsamaj konsilioj.

Liaj postrestaĵoj elterigitaj de la katedralo estis translokitaj eksteren en nekonata loko kaj proksimigitaj poste, sed ĉiam sekrete rilate al lia situacio.

La sagaceco de iu "angulemano", amatoro de malnovaj tekstoj kaj de historio, permesis en la jaro 2004 remalkovri tiun tombolokon, kaj la nuna episkopo promesis rezervi al la postrestaĵoj de la konstruanto lokon pli konvenan kun lia rango, meze de la episkopoj enterigitaj en la katedralo.

Flanka vido

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.