Katedralo de Avinjono
| Historia urboparto de Avinjono: Katedralo, Papa Palaco, kaj Ponto de Avinjono* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Lando | ||
| Tipo | kultura heredaĵo | |
| Kriterioj | i, ii, iv, | |
| Fonto | 228rev | |
| Regiono** | Eŭropo kaj Nordameriko | |
| Koordinatoj | 43°57′10″N 4°48′22″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 43.95278 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">43.95278°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 1995 (19-a Sesio) | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
La 'Katedralo de Avinjono estas katolika konstruaĵo kaj nacia monumento de Francio kiu troviĝas en la urbo Avinjono (Vaucluse), norde de la Palaco de la Papoj. Ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1995, kune kun la Palaco de la Papoj, la Palaceto kaj la ponto sur Rodano
Ĝi apartenas al la romanika stilo, ĉefe de la 12-a jarcento. La orienta turo estis detruita en la jaro 1405, dum la sieĝo de la urbo fare de la kontraŭpapo Benedikto la 13-a, sed baldaŭ estis rekonstruita. Oni aldonis kapelojn al ĝi ekde la 14-a jarcento, kaj la lastaj reformoj okazis en la 17-a jarcento. La absido estis detruita kaj konstruita alia pli ampleksa en 1671-1672.
Ĝi pleja elstaraĵo estas la statuo el plumbo orkolora de la Virgulino kiu kronas la okcidentan turon, sonorilturo ekde 1859. La maŭzoleo de la papo Johano la 22-a estas unu el la plej belaj verkoj ene de la katedralo, majstra verko simila al la gotika de la 14a jarcento. Ĝi estas la sidejo de la Ĉefepiskopo de Avinjono.