Katedralo de Bajono
El Vikipedio
| Katedralo de Bajono* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Vidaĵo de la katedralo kaj klostro
|
||
| Lando | ||
| Tipo | kultura heredaĵo | |
| Kriterioj | ii, iv, vi | |
| Fonto | 868 | |
| Regiono** | Eŭropo kaj Nordameriko | |
| Koordinatoj | 44°50′15.7″N 0°34′39.1″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 44.837694 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">44.837694°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 1998 (22-a Sesio) | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
La Katedralo Sankta Maria de Bajono estas romkatolika gotika katedralo situanta en la urbo Bajono, Francio. Ĝi estas la sidejo de la episkpoj de Bajono, Lescar kaj Oloron.
La loko estis okupata de romanika katedralo kiu estis detruita de du incendioj en 1258 kaj 1310. La konstruado de la katedralo komenciĝis en la 13-a jarcento kaj finiĝis komence de la 17-a jarcento, krom la du turoj en la 19-a jarcento. La strukturo estis restaŭrita kaj renovigita plurfoje, ĉefe de Émile Boeswildwald, arkitekto de la franca registaro en la 19-a jarcento, kaj ties disĉiplo Eugène Viollet-le-Duc.
La katedralo troviĝas en la Jakoba vojo de Santiago de Compostela. Ĝi estis deklarata Monda heredaĵo de Unesko en 1998.