Katedralo de Bristolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Katedralo de Bristol)
Katedralo de Bristolo
anglikana katedralo [+]
Koordinatoj51° 27′ 6″ N, 2° 36′ 2″ U (mapo)51.451666666667-2.6005555555556Koordinatoj: 51° 27′ 6″ N, 2° 36′ 2″ U (mapo)

Estiĝo12-a jarcento

Katedralo de Bristolo (Anglio)
Katedralo de Bristolo (Anglio)
DEC
Katedralo de Bristolo
Katedralo de Bristolo
Lokigo de Anglio en Britio

Map
Katedralo de Bristolo

Vikimedia Komunejo:  Bristol Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Katedralo de la Sankta kaj Maldividita Triunuo, (angle "The Cathedral Church of the Holy und Undivided Trinity"[1] estas katedralo de la anglikana eklezio de Anglujo en la angla urbo Bristolo. Ĝi estis fondata en la jaro 1140 kaj fariĝis en la jaro 1542 sidejo de la episkopo kaj la katedralo de la episkopujo de Bristolo. La harmonia aspekto de altaj gotikaj fenestroj kaj murdentoj kaŝas, ke la katedralo ekestis en konstrutempo trans 700 jaroj. La katedralo famas pro arĥitekturaj apartaĵoj, monumentoj kaj historia orgeno. La konstrumaterialo estas kalkoŝtono el la regiono de Bath.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1140 Robert Fitzharding, riĉa bienestro kaj reĝa oficisto, fondis la katedralon de Bristolo kiel abatejo Sankta Aŭgusteno. Oni konstruis la originan abatopreĝejon, de kiu nur postrestis framentoj, inter 1140 kaj 1148 laŭ romanika stilo, kiu en Anglujo ankaŭ nomiĝas normana stilo. Sur la tereno oni starigis pluajn ŝtondomojn inter 1148 kaj 1164, interalie la kapitulejon kaj la pordegodomon de la abatejo, krome pluan romanikan pordegon, kiu origine kondukis en la loĝoĉambrojn de la abato.

Abato Davido (1216–1234) konstruigis novajn domojn, interalie proksimume 1220 errichtete kapelon konsekratan laŭ la Sankta Virgulino, kiu apudas la nordan flankon de la ĥorejo. Abato Edward Knowle komencis ampleksan modernigon de la abatopreĝejo. Oni transkonstruis inter 1298 kaj 1332 la orientan parton de la abatopreĝejo laŭ angla gotika stilo. Meze de la 15-a jarcento oni finfine starigis la transversan navon kaj la centran turon.

Abato John Newland (1481–1515) komencis el- kaj konstruigi la navon, kiu tamen ĝis la plena malfondado de la abatejo en la jaro 1539 ne estis finkonstruita. Oni malkonstruis la nur parte finfaritan navon kaj fermis la orientan parton de la preĝejo.

Laŭ dekreto el junio de 1542 Henriko la 8-a kaj ĉefepiskopo Thomas Cranmer rangaltigis la konstruaĵon al katedralo kaj faris ĝin episkopa sidejo de Bristolo. La nova katedralo estis konsekrata laŭ la Sankta kaj Maldividita Triunuo. Inter 1868 kaj 1877 George Edmund Street alkonstruis novan navon laŭ stilo de la orienta parto de la preĝejo. La solena malfermado okazis la 23-an de oktobro 1877. La okcidenta fasado kun siaj du turoj tamen estis finkonstruata nur en 1888. La kvin sonoriloj ĉiuj ekestis en la sama metiejo inter 1726 kaj 1789.

Arĥitekturaj distingiloj[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo en la laŭlongan navon de la katedralo
Vidaĵo en la ĥorejon de la katedralo; en la malfono la ĉefaltaro

Arĥitekturaj apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

La orienta parto de la katedralo estas tre malkutima pro diversaj kaŭzoj. Ĝi estis tiel konstruata, ke la pasejoj havas la saman altecon kiel la ĥorejo. Dum kiam tio estas ofte trovebla en gotika arĥitekturo en Germanujo, tio en Britujo tamen maloftas, kaj la katedralo de Bristolo estas la plej elstara ekzemplo por tia halopreĝejo. La volbo estas nur proksimume duone alta kiel tiu de la abatejo Westminster, tamen la interno de la katedralo aspektas larĝa kaj grandspaca.

Alia rimarkinda apartaĵo de la bristola katedralo estas la volbado de la diversaj mezepokaj ĉambroj. La verko realigita sub abato Knowle tiurilate estas unika kaj ĝi konsistas ne nur el unu, sed el tri individuaj volboj.

Georg Edmund Street orientiĝis je sia planado de la laŭlonga navo laŭ la formo de la gotika ĥorejo. Unuavide ne estas ekkoneble, ke jen temas pri konstruaĵo el tute alia epoko. Street tamen formis la internon tiel, ke li atentis la delikatajn proporciojn de la ripoj de pli fruaj konstruaĵoj, sen imiti la modelojn. La navo havas konserveman volbon kaj samaltas kun la ĥorejo.

Dum la 16-a jarcento la spaco en la katedralo je diservoj estis tre mallarĝa. Tio necesigis ĝisfundan ŝanĝon de la katedrala ekipaĵo. Post plena starigo de la ĉefnavo la ĥorejo estis denove formebla laŭ la formo antaŭ la reformacio. Tiun transformadon inkluzive tiun de la altarejo respondecis Pearson.

Arĥitektura priskribo[redakti | redakti fonton]

La katedralo longas ekstere 91,4 metrojn kaj interne 87 metrojn. La laŭlonga navo longas 38 metrojn kaj larĝas 21 metrojn. La transversa navo longas 35 metrojn kaj larĝas 9 metrojn. La volbo en la laŭlonga navo altas 16 metrojn kaj en la ĥorejo 15 metrojn. La tuta katedralo etendiĝas sur areo da 2.096 kvadrataj metroj.

La okcidenta fasado de la katedralo aspektas entute pli hispana ol angla kaj similas al la gotika katedralo de Burgos en Hispanujo, tamen sen ties pinakloj. Ĝi estas relative larĝa kompare kun sia alteco kaj havas nur ununuran, tre grandan portalon treege ornamitan. Krom tio la katedralo havas – malkutime por anglaj katedraloj de gotika arĥitekturofenestrorozon laŭ franca aŭ hispana stilo super la meza portalego. La detaloj tamen estas eroj de angla frugotiko kompareblaj al tiu de la katedraloj de Wells kaj de Jorko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Harry Batsford, Charles Fry: The Cathedrals of England, 7-a eldono, B. T. Batsford Ltd., Londono 1948

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harry Batsford, Charles Fry: The Cathedrals of England, p. 11

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]