Katedralo de Burgo de Osma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Catedral del Burgo de Osma (Soria), Castilla, España.jpg

La Katedralo de El Burgo de Osma (Sorio, Hispanio) estas gotika katedralo kiu anstataŭis alian romanikan preĝejon. Ĝia konstruado ekiĝis en 1232, kaj montras aliajn stilajn aldonaĵojn, kies lasta estas la novklasikismo (1784). Kiel multaj aliaj hispanaj katedraloj de la 18-a jarcento, ĝi estis dediĉita al la Ĉieliro de Maria. Ĝi estas la ĉefa monumento de la urbo Burgo de Osma.