Katedralo de Canterbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Canterbury
anglikana katedralo [+]

LandoBritio
RegionoAnglio

SituoCanterbury
- koordinatoj51° 16′ 47″ N, 1° 4′ 59″ O (mapo)51.2798111.083001Koordinatoj: 51° 16′ 47″ N, 1° 4′ 59″ O (mapo)
Areo0,09 km² (9,15 ha) [+]

ArkitektoVilhelmo de Sens

Estiĝo7-a jarcento

Katedralo de Canterbury (Anglio)
Katedralo de Canterbury (Anglio)
DEC
Katedralo de Canterbury
Katedralo de Canterbury
Map
Katedralo de Canterbury

Vikimedia Komunejo:  Canterbury Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La katedralo de Canterbury, (angle The Cathedral of Christ Church)[1] en Canterbury (Anglujo) estas per sia turo 75 metrojn alta majstreca konstruaĵo de gotika arĥitekturo. La katedralo apartenas kune kun la abatejo Sankta Aŭgusteno kaj la preĝejo Sankta Marteno ekde 1988 al la monda heredaĵo de Unesko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La murdo kontraŭ Thomas Becket

Historio de la antaŭaj preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Navkruca turo de la katedralo de Canterbury

En la jaro 597 misiistoj venis el Romo al Canterbury. Benediktana monaĥo Aŭgusteno de Canterbury sukcesigis la mision kaj estis poste konsekrata kiel ĉefepiskopo. Li tenis ĉi tiun postenon ĝis sia morto en la jaro 603. Oni konstruis katedralon, kies restaĵoj troviĝis dum riparlaboroj en 1993 sub la plankoplatoj malmetitaj por la muntado de subplanka hejtsistemo, inter ili restaĵoj el romia epoko. Ekde ĉi tiu tempo Canterbury estas sidejo de ĉefepiskopo. En 950 ĉefepiskopo Odo renovigis la konstruaĵon. La preĝejo forbrulis mallonge post la normana konkero en 1067. Post tio ekestis dum pluraj jarcentoj tio, kio nun estas videbla: tre komplika kaj vastspaca formitaĵo el romanikaj, frugotikaj kaj malfrugotikaj partoj. Jam rigardo sur la planon supozigas malunuecan konstruhistorion.

La konstruo komenciĝis en 1067 sub Lanfranc, konfidulo de Vilhelmo la Konkerinto. Tiam la preĝejo havis nur unu transversan navon, al kiu sin alligis ĥorejo kun tri absidoj.

Poste, en la jaroj post 1096 sub Anselmo de Canterbury (1093–1109) okazis pligrandigo de la orienta konstruaĵoj. La iama triabsida ĥorejo estis anstataŭata per plua laŭlongnava parto kun aparta, orienta transversa navo kaj longa ĥorejo kun ĉirkaŭirejo kaj absidokapeloj, kiu estis plialtigata super kripto (1110–1130). Aldoniĝis du okcidentaj turoj kaj navkrucoturo. La pliampleksigon komence respondecis prioro Ernulfo (1096–1107). La konstruado finiĝis sub prioro Konrado 1108–1126, la konsekrado okazis en 1130. De ĉi tiu konstruaĵo konserviĝis la kompleta kripto kun siaj aloj kaj la subkonstruaĵoj de la du orientaj turoj, la teretaĝo de la ĉirkaŭmuroj de la iamaj ĥorejaj flanknavoj, de la du aloj de la orienta transversa navo kun siaj okcidente alligitaj ŝtuparturoj kaj la oblikve staraj tanĝaj kapeloj de la ĉirkaŭirejo (Hürlimann, p. 13).

En 1170 oni ĉi tie murdis la ĉefepiskopon de Canterbury, Thomas Becket, kiu poste sanktiĝis. Post ĉi tiu fiago Canterbury fariĝis la plej fama pilgrimejo de Anglujo.

En 1174 la ĥorejo el 1130 forbrulis. Per la novkonstruo komenciĝis la gotika arĥitekturo en Anglujo. Oni venigis el Normandujo la konstrumajstron de la katedralo de Sens, Vilhelmo de Sens. La komencon de gotika konstruarto en Anglujo ĝenerale oni supozas per la orienta finkonstruo de la katedralo de Canterbury en 1175, la vere angla gotiko tamen, la angla frugotiko, komenciĝis en 1180 per la konstruo de la katedralo de Wells kaj en 1192 per la katedralo de Lincoln.

Historio de la katedralo[redakti | redakti fonton]

Ĉefa navo de la katedralo

Ekde 1175 okazis la novkonstruo fare de Vilhelmo de Sens per ŝtonoj el Kent (orienta finaĵo), kaj per tio komenciĝis la gotika arĥitekturo en Anglujo.

Dum lia unua laborjaro li malkonstruigis la malnovan ĥorejon. En la dua jaro Vilhelmo malvolvis la ŝablonojn por la formado de la ŝtonoj, kiuj estis transprotataj el lia hejmlando trans la Manika Markolo, kaj li prizorgis la laborilojn (vinĉojn ktp.). Oni pri tio pene kaj elspeze transportis la ŝtonojn el Francujo, ĉar taŭgajn ŝtonminejojn en suda Anglujo oni malkovris nur pli malfrue. Fakte la konstruo komenciĝis nur post la 5-a de septembro 1177. La kompleta masonado de la gotika ĥoro daŭris du jarojn. Tiam en 1178 okazis grava akcidento: Vilhelmo falegis de sur skafaldo.

Lia posteulo fariĝis Vilhelmo la Anglo (1179–1184). Tiu ĉi ja daŭrigis la planojn de Vilhelmo de Sens, akceptis je tio tamen strangajn kompromisojn, kiuj donas al la tuta orienta parto de la katedralo de Canterbury tute unikan aspekton. Ekzemple ekzistas sur la loko de la malnova ĥorejfinaĵo malplilarĝejo, kiu eĉ estas iomete oblikva. La ĥorkapo, la Kapelo Sankta Triunuo, verŝajne surmontras la unuajn frugotikajn formojn en Anglujo. Ekzistas klaraj similaĵoj al la katedralo de Sens, de kie venis Vilhelmo, ekzemple ĝemelkolonoj.

En la norda alo de la orienta transversa navo oni metis antaŭ la romanika muro du gotikajn tegomurojn, kiuj ielete memoras pri triforioj. Baza ideo je ĉi tiu konstruaĵo estis konservi la romanikajn fenestrojn kaj enigi ilin en la novan gotikan strukturon.

En 1184 oni volbis la ĥorejan krestokapelon, por povi enpreni la altvaloran keston kun la postrestaĵo de sanktigita Thomas Becket. La ĉambro nun nomiĝas Corona aŭ „krono de Becket“. Tie ĉi nun adoras la sanktulojn kaj martirojn niatempajn. La relikvokesto de Sankta Tomaso estis starigata tie en 1220. Henriko la 8-a detruigis ĝin en 1538 kaj elrabigis ties trezoraĵojn. En 1642 tie okazis detruoj fare de la Puritanoj. El la 13-a kaj 14-a jarcentoj konserviĝis kelkaj vitraloj.

Ekde 1378 ĝis 1410 oni novkonstruis la malnovan romanikan laŭlongan navaron kune kun la okcidenta transversa navo. Oni komenciĝis sub ĉefepiskopo Simon Sudbury (1375–1381), kaj realigis ĝin sub prioro Chillenden (1390–1411). La literaturo laŭdas la laŭlongan navaron kiel „unu el la plej novaj, unuecaj, trankvilaj spacoj de la angla malfrua gotiko“ (Hürlimann, p. 14). La riĉe ornamita ŝtona ĥorbarilo devenas el la sama tempo. Ĝi imitas pli malnovan ĥorbarilon el 1304 kaj do estas stile pli proksima al ornamita gotiko kaj ne al la rektangula gotiko.

Ankaŭ samtempe oni fortikigis la navkrucoturon interne per tiel nomataj ornamripaj pontoj, fiksitaj en duona spaca alteco sur ĉiuj kvar flankoj. La ventumilvolbon interne kaj la surkonstruaĵon ekstere ricevis la navkrucoturo sub prioro Goldstone (1495–1503). Proksimume 1405 la rektangulgotika volbo en la ĉefa navo estis finfarita. De 1396 ĝis 1420 oni instalis ĉe la norda flanko de la laŭlonga navo la klostron kun rektangula kapitulejo. En la unua duono de la 15-a jarcento aldoniĝis la suda okcidentoturo, la norda nur en la mezo de la 19-a jarcento. La sudokcidenta antaŭhalo estis konstrata en 1505.

Katedralo[redakti | redakti fonton]

Planskizo de la katedralo de Canterbury
Detala vidaĵo de mezepoka vitralo de la katedralo
Navokruciĝo de interne

Laŭlonga navaro[redakti | redakti fonton]

La trinava laŭlonga domo laŭ rektangulgotika stilo estis konstruata ekde 1378 sur la fundamentoj de la malnova romanika preĝejo. La cefa enirejo troviĝas ĉe la sudokcidenta portalo. En la turo troviĝas la kariljono kun 14 sonoriloj. La nordokcidenta turo enhavas sonorilegon kun pezo da 3,1 tunoj.

En la navo staras baptujo el 1639. Bela lignaĵo estas la predikejo el la jaro 1898. Ĉe la norda vando de la navo staras la orgeno el la jaro 1980. Simbolo de la anglikana eklezio estas la kompasrozo en la planko de la navo, instalata en 1988.

Vidindaj en la navo estas la okcidentaj fenestroj. Tiuj ĉi vitraloj devenas el la 12-a jarcento kaj montras 13 figurojn el la genealogio de Jesuo Kristo. Krom tio oni vidas ok reĝojn el la mezepoko kaj super tiuj la dek du apostolojn.

Kriptoj[redakti | redakti fonton]

La okcidenta kripto ekestis komence de la 12-a jarcento. Tie estas videbla muro devenanta de la antaŭa preĝejo el la jaro 1077. Ekde tie oni ankaŭ povas enpaŝi en la trezorejon, kie troviĝas arĝentaĵoj kaj oraĵoj.

En la orienta kripto troviĝis post lia morto en la relikvoj de Thomas Becket. Ekde 1220 ili estis en kesto ene de la Kapelo Sankta Triunuo, ĝis kiam en 1538 Henriko la 8-a detruigis ĝin. La kvinnava kripto apartenis al la konstrupartoj devenantaj ankoraŭ de la romanika preĝejo el la fino de la 11-a jarcento.

Turo[redakti | redakti fonton]

La turo de la katedralo staras sur la navokruciĝo kaj nomiĝas laŭ la sonorilego troviĝanta en ĝi Bell Harry. La konstruo komenciĝis en 1494 kaj daŭris ĝis finfaro en 1504. La volbo bildigas blazonojn de personoj kontribuintaj por la konstruo de la turo. Estas aparte Kardinalo John Morton kaj prioro Thomas Goldstone.

Ĥorejo[redakti | redakti fonton]

Post brulego en 1174 oni novkonstruis la ĥorejon laŭ gotika stilo. Monaĥo kaj kronikisto Gervasius raportas, ke kunvenis komitato el ekleziuloj, kunvokante diversajn arĥitektojn, kiuj tamen ne povis interkonsenti pri konstruplano. Finfine oni venigis la francan arĥitekton Vilhelmo de Sens. Tiu ĉi enigis en sian verkon influojn de frua franca gotiko, interalie de la katedraloj de Sens kaj Sankta Denizo. Li tamen ne plenumis la arĥitekturaĵon, por kiu partoj de la malnova, brulruinigita ĥorejo devis estis malkonstruataj. En 1178 li falegis de sur konstruoskafaldo kaj estis grave vundata. Kelkan tempon li direktis la konstruadon ekde la malsanula lito, ĝis kiam li finfine revenis al Francujo, kie li mortis 1180. Posteulo de Vilhelmo de Sens fariĝis Vilhelmo la Anglo. Li direktis la finkonstruadon de la ĥorejo kaj la rondan ĥorejan kapon.

Transversaj navoj[redakti | redakti fonton]

La katedralo montras kiel unua la anglan apartaĵon de la du transversaj navoj. La orienta transversa navo ekestis je la alikonstruo fare de Vilhelmo de Sens kaj Vilhelmo la Anglo pli hazarde, ĉar la iama ĥoreja finaĵo kun la tri absidoj estis plilongigata orienten, tiel ke la du flankaj absidoj nun formis plian transversan navon. La vitraloj devenas de la 12-a jarcento kaj montras scenoj el la Nova kaj Malnova Testamentoj.

Vitralo en la kapitulejo

Gravaj okazintaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lige ligitaj kun la historio de urbo kaj katedralo estas precipe la okazintaĵoj ĉirkaŭ Thomas Becket, ĉefepiskopo, kiun en 1170 kvar kavaliroj de reĝo Henriko la 2-a murdis en la katedralo. Jam mallonge post sia morto Becket estis adorata kiel martiro, liaj relikvoj fariĝis kultobjektoj, kaj jam en 1173 Becket sanktiĝis kiel Sankta Tomaso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harry Batsford, Charles Fry: The Cathedrals of England, p. 14

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alain Erlande-Brandenburg: Gotische Kunst. Herder, Freiburg-Bazelo-Vieno 1984.
  • Nikolaus Pevsner: Europäische Architektur von den Anfängen bis zur Gegenwart. Munkeno 3-a eldono 1973, p. 81
  • Peter Sager: Süd-England. Kolonjo [1977] 8-a eldono 1985.
  • Werner Schäfke: Englische Kathedralen. Eine Reise zu den Höhepunkten englischer Architektur von 1066 bis heute. Kolonjo 1983.
  • John Shirley: Canterbury Cathedral. Londono 1972
  • Wim Swaan: Die großen Kathedralen. Kolonjo 1969
  • Harry Batsford, Charles Fry: The Cathedrals of England, 7-a eldono, B. T. Batsford Ltd., Londono 1948

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]