Katedralo de Coutances

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Coutances
katolika katedralo [+]
Koordinatoj49° 2′ 51″ N, 1° 26′ 39″ U (mapo)49.0475-1.4441666666667Koordinatoj: 49° 2′ 51″ N, 1° 26′ 39″ U (mapo)

Katedralo de Coutances (Manche)
Katedralo de Coutances (Manche)
DEC
Katedralo de Coutances
Katedralo de Coutances
Lokigo de Manche en Francio

Map
Katedralo de Coutances

Vikimedia Komunejo:  Cathédrale Notre-Dame de Coutances [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Gravuraĵo de la katedralo deCoutances el 1822
Katedralo vidate de nordo

La katedralo de Coutances (france Notre-Dame de Coutances) estas gotika katedralo en la franca urbeto Coutances en la departemento Manche. La protektata monumento estis klasifikita en 1862 kiel historia monumento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de la katedralo estas romanika. Jam proksimume 1030 Roberto, episkopo de Coutances, konstruigis unuan navon. Post lia morto episkopo Ĝofredo de Montbray daŭrigis la konstruadon, ekipante la navon ĉe la okcidenta finaĵo per du altaj turoj el enregiona granito kaj starigante la masivan navkrucoturon.

Sub episkopo Hugo de Morville en la unua kvarono de la 13-a jarcento oni komencis doni al la romanika konstruaĵo gotikan aspekton. La nuna fasado devenas parte el tiu ĉi epoko. Oni stabiligis la romanikajn turojn ĉirkaŭtegante ilin per kalkoŝtono elregiona, altigis ilin kaj alkonstruis aldonajn ŝtuparturojn ĉe la eksteraj, antaŭaj anguloj. Pli malfrue oni antaŭmetis kontraŭfortajn pilastrojn kaj novkonstruis la ĥorejon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekstero[redakti | redakti fonton]

La akraj formoj en la galerio super la fenestroj, kiujn karakterizas anguleco kaj malmoleco, prezentas normandajn-anglajn formojn. En la interno montriĝas la sama.

Ĉe la superaj fenstroj de la laŭlonga navo kaj ĉe la fasado de la transversa domo la frugotika karaktero estas klare ekkonebla. La flankokapeloj havas, kiel ĉiam en tiaj kazoj, la plej malfruaj fenestroformojn, jen la plej progesintan version de la katedralo de Amiens, la kvarbendan ornamriparon.

La interno[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo ekde la laŭlonga domo en la absidon

La interno de la katedralo de Coutances prezentas por konstruaĵo el tiu ĉi epoko eksterordinarajn formojn. Super la arkaĵoj troviĝas triforio, kiu estas metita malantaŭ ornamripan balustradon kaj nur ŝajnige konstruita – kio tamen estas pli malfrua ŝanĝo. La formaĵo de la triforio montras al saman malmolecon kiel la analoga formo de la ekstera konstruaĵo.

La fenestroj de la fenestrozono ankaŭ estas metita malantaŭ balustrado, tiel ke la faskokolonoj kiel vertikalaj elementoj treege paŝan en la malfonon. Kontraŭparto por tio estas la balustradojn kiel fortaj horizontalaj elementoj.

La internon ne stampas la gracia apogosistemo de la altgotiko. Ĝi donas al rigardanto ankoraŭ nun la impreson de pezeco normandarĥitektura. Tion kaŭzas la fakto, ke en Coutances oni ne novkonstruis, sed nur transkonstruis jam ekzistantan konstruan substancon de romanika katedralo.

Dum kiam oni je la novformado de la laŭlonga domo meze de la 13-a jarcento konsideris la jam ekzistantajn elementojn, tion oni ne faris kaze de la navokruciĝo, de la navkrucoturo kun ties lanterno kaj de la ĥorejo. Tiujn ĉi oni plene ŝanĝis laŭ la tiama modo. Tial en la ĥorejo la arkaĵoj en la ĥorejo estas pli altaj kaj la triforio pli malalta ol en la laŭlonga domo. La flanknavoj ne havas pluretaĝajn murojn, sed malfermiĝas al altaj, koloraj vitralfenestroj, pro kio la interno de la laŭlonga domo efikas tre hela. Same kiel je la katedralo de Bourges la flanknavo estas daŭrigata kiel ĥorĉirkaŭirejo kaj havas en la ĥorejo apartan tripartan murstrukturon. En la kampo de la absido ĝemelkolonoj anstataŭ pilastroj forseparas la ĉirkaŭirejon, kio ripetas la principon de la plurŝeleco laŭ tre ruza maniero en la kolonosistemo.

La aksan kapelon de Coutances separas aparta alirejo disde la ĉefa preĝejo.

Mezuroj[redakti | redakti fonton]

Plano
Ekstera longeco entute 95,17 metrojn
Interna longeco entute 87 metrojn
Larĝeco entute 33,70 metrojn
Longeco de la laŭlonga domo 38,70 metrojn
Larĝeco de la laŭlonga domo sen apogopilastroj 8 metrojn
Larĝeco de la laŭlonga domo kun apogopilastroj 15 metrojn
Ekstera larĝeco de la transversa navo 31 metrojn
Larĝeco de la transversa navo en la navokruciĝo 11 metrojn
Alteco de la navkrucoturo 57,45 metrojn
Larĝeco de la ĥorejo 9,30 metrojn
Tuta larĝeco de la absido 31,15 m
Alteco de la sudokcidenta turo inkluzive krucon 75 metrojn
Alteco de la nordokcidenta turo inkluzive krucon 77 metrojn
Alteco de la volbo en la laŭlonga domo 21,90 metrojn

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]